Jack Szostak

usona biologo
(Alidirektita el Jack W. Szostak)

Jack William Szostak (naskiĝis la 9-an de novembro 1952 en Londono) – usona biologo, profesoro pri genetiko en Massachusetts General Hospital.

Jack Szostak
Nobel-premiito
Persona informo
Jack William Szostak
Naskiĝo 9-an de novembro 1952 (1952-11-09) (71-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoKanadoPollando vd
Alma mater Universitato McGillUniversitato Cornell • Atizapán De Zaragoza vd
Profesio
Okupo biologo • molekula biologo • genetikisto • profesoro • biokemiisto vd
Laborkampo ĉelgenetikobiologiogenetiko vd
Doktoreca konsilisto Ray Wu vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jack Szostak finis studojn akirante Bachelor of Science pri citologio en Universitato McGill. Doktoriĝis ĉe Universitato Cornell, kaj post tio translokiĝis en Universitato Harvard, kie gvidas laboratorion en Harvard Medical School.

En 2009, kune kun Carol W. Greider kaj Elizabeth Blackburn, ricevis Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino pro "malkovro kiamaniere finiĝoj de kromosomoj estas protektataj de strukturoj nomataj telomeroj kaj de enzimo telomerazo".

Deveno redakti

Praavo de Szostak elmigris de Pollando al Usono en la 19-a/20-a jarcentoj.

Eksteraj ligiloj redakti