Jadaliyya (جدلية) devenas de la araba: جدل, latinigita: jadal, lit. 'diskutado', signifante 'dialektikon')[1] estas senpaga reta revuo fondita en 2010. Ĝi prezentas enhavon en la angla, araba, franca kaj hispana de docentoj, ĵurnalistoj, aktivuloj kaj artistoj de kaj/aŭ pri la Mezoriento. Ĝi estas produktita de la Instituto pri arabaj studoj (angle : Arab Studies Institute - ASI)[2][3]. La revuo defias eŭropcentritajn alirojn[4].

Jadaliyya
revuo
Komenco 2010 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĉiuj redaktoroj de Jadaliyya estas sensalajraj volontuloj kaj ĝi ne akceptas reklamadon. Dum plejparto de Jadaliyya estas aŭ mem-financita aŭ financita de interŝanĝo por "grandaj projektoj," ĝi ricevis gratifikojn de la Open Society Foundation.[2][5] Laŭ Portalo 9: "La arabaj insurekcioj, kiuj akiris impeton nur kelkajn monatojn post Jadaliyya estis establita, firme katapultis ĝin al la avangardo de kritikaj debatoj kaj analizo de la araba mondo"[2].

La celo de la redakcio estis fari interaktivan kaj "uzanto-amikan" retejon plurlingvan (angla, araba kaj franca) kaj libera longeco de artikoloj. La redaktoroj ankaŭ utiligis nombron de sociaj amaskomunikilaraj formatoj inkluzive de Facebook, Tvitero, Tumblr, tabulkomputilo kaj aplikaĵoj por poŝtelefonoj kaj 'readspeaker' (angla vikipedio).

Diversa internacia kaj regiona amaskomunikilaro inkluzive de Agence France-Presse (AFP), Al Ĝazira[6], BBC, Ĉina Centra Televido, Ĉina Radio Internacia, CNN, Deutsche Welle, Demokratio Nun[7], El Mundo, The Guardian, Le Figaro, Russia Today[8], The Wall Street Journal kaj The Washington Post prezentis intervjuojn kun redakcianoj de Jadaliyya. Krome, iuj amaskomunikiloj kiel The Guardian kaj Courrier International[9] re-eldonis artikolojn el Jadaliyya aŭ en ilia originala formo aŭ tradukis tiujn en diversaj lingvoj.

Referencoj redakti

  1. (angla) Antoun, Naira, "Documenting hope: Jadaliyya publishes collection on Arab uprisings". Al-masry Al-youm (angla eldono), la 2-an de novembro 2012.
  2. 2,0 2,1 2,2 (angla) Muller, Nat; Kholeif, Omar, "Reviews and Critique: Jadaliyya Arkivigite je 2012-12-16 per la retarkivo Wayback Machine". Portal 9, aŭtuno 2012.
  3. (angla) "Arab Studies Institute".
  4. (angla) Antoun, Naira, "Documenting hope: Jadaliyya publishes collection on Arab uprisings", Al-masry Al-youm (angla eldono), la 2-an de novembro 2012.
  5. (angla) Lindsey, Ursula, "Arab-Studies E-Zine Hopes to Counter Mainstream Narrative", The Chronicle of Higher Educationn la 29-an de septembro 2014.
  6. (angla) "Listening Post - Media mea culpas and the Iraq war". Al Jazeera English, la 30-an de marto 2013.
  7. (angla) "Democracy Now! Intervjuo kun Mouin Rabbani kun-eldonisto de Jadaliyya", Jadaliyya/Democracy Now!, la 23-an de septembro 2011.
  8. (angla) "CrossTalk: Gaza Reprieve". Russia Today. la 23-an de novembro 2012.
  9. (angla) "Jadaliyya", Courrier International. la 2-an de novembro 2012.