Profesoro Janet Louise YELLEN (naskita la 13-an de aŭgusto 1946) estas usona ekonomikisto, kiu funkcias kiel la Sekretario de la Usona Departemento de la Trezorejo. Ŝi estis la prezidanto de la Federacia Rezervo en la jaroj 2014 ĝis 2018. Ŝi estis la 15-a prezidanto en la usona historio kaj la unua virino en ĉi tiu posteno, sub prezidanto Barack Obama kaj prezidanto Donald Trump. Antaŭ tio, ŝi estis la prezidanto de la Federacia Rezervo de San-Francisko, servante en Konsilio de Ekonomiaj Konsilantoj de la Blanka Domo sub Prezidanto de Usono Bill Clinton, kaj estis Profesoro Emerito ĉe la Haas Lernejo de Komerco ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkelio.

Janet Yellen
Persona informo
Janet Yellen
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1946 (1946-08-13) (77-jaraĝa)
en Broklino
Religio judismo vd
Loĝloko Broklino vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Pembroke College in Brown University • Universitato Yale • Fort Hamilton High School • Universitato Brown vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Janet Yellen
Familio
Edz(in)o George Akerlof vd
Profesio
Okupo ekonomikistoprofesoro • bankisto • politikisto vd
Aktiva en VaŝingtonoKembriĝoLondonoBerkeleySan-Francisko vd
Doktoreca konsilisto James Tobin vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Yellen studis en Universitato Brown kaj Universitato Yale kaj poste laboris en Universitato Harvard kaj la London School of Economics. Ŝi subtenas kejnesan ekonomion. Yellen eniris la servon de la federacia ekzekutivo kun sia nomumo al la Konsilio de Ekonomiaj Konsilistoj de la Clinton-registaro kaj poste al ĝia prezidanteco inter 1997 kaj 1999. En januaro 2021, la Senato aprobis ŝian nomumon kiel Fiska Sekretario en la Kabineto de la Prezidanto de Usono, Joe Biden, kaj ŝi estas la unua virino se temas pri plenigi la postenon.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficialaj redakti

Aliaj redakti