Iannis Xenakis

(Alidirektita el Janis Zenakis)

Iannis XENAKISJanis ZENAKIS (en la greka alfabeto: Ιάννης Ξενάκης; naskiĝis la 29-an de majo 1922 en Brăila, Rumanio; mortis la 4-an de februaro 2001 en Parizo) estis grekdevena komponisto kaj arkitekto, kiu plejparte vivis en Francio, kaj maĵora kontribuanto al muzika modernismo. La muzikon de Xenakis forte stampis lia intereso pri matematikaj kaj akustikaj regularoj. El hazardaj (stokastikaj) fenomenoj kiaj pluvo, homamaso aŭ abelaro li evoluigis ekde 1954 propran muzikstilon, la stokastan muzikon. Krome Xenakis provis realigi en siaj komponaĵoj procedojn kaj ekkonojn de la ludoteorio, aroteorio kaj la nombroteorio.

Iannis Xenakis
Iannis Xenakis en 1975
Iannis Xenakis en 1975
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1922 (1922-05-29)
en Brăila
Morto 4-an de februaro 2001 (2001-02-04) (78-jara)
en Parizo
Lingvoj moderna greka lingvofranca lingvoangla lingvo
Ŝtataneco GrekioFrancio
Alma mater Nacia Politekniko de Ateno
Familio
Frat(in)o Cosmas Xenakis
Edz(in)o Françoise Xenakis
Infano Mâkhi Xenakis
Okupo
Okupo komponistoarkitektoinĝeniero • muzikinstruisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.iannis-xenakis.org
Information icon.svg
vdr
Iannis Xenakis en lia studio en Parizo, ĉirkaŭ 1970 (foto de Michèle Daniel)
La Nacia Teknika Universitato de Ateno, kie Zenakis studis arkitekturon kaj inĝenieradon

En 1997 li ricevis la Kyoto-Premion, en 1999 la Polar-Music-Premion, neoficiale rigardatan kiel Nobelpremio pri muziko.

LiteraturoRedakti

  • Iannis Xenakis, Formalized Music. Thought and Mathematics in Music (Musique formelles, 1963), Hillsdale-New York 1992, ISBN 1-57647-079-2.

Eksteraj ligilojRedakti