Jean Théodore DELACOUR (26-an de septembro 1890 - 5-an de novembro 1985) estis usona ornitologo de franca origino. Li estis fama por ne nur malkovri sed ankaŭ bredi kelkaj el la plej maloftaj birdoj en la mondo. Unu el la birdoj kiujn li malkovris estis la Imperia fazano, poste rezultita hibrido inter la Vjetnama fazano kaj la Arĝenta fazano.

Jean Delacour
Persona informo
Jean Théodore Delacour
Naskiĝo 26-an de septembro 1890 (1890-09-26)
en 1-a arondismento de Parizo
Morto 5-an de novembro 1985 (1985-11-05) (95-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Usono (1946–)
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lille Universitato de Scienco kaj Teknologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
biologo
natursciencisto
zoologo
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ornitologio, biologio kaj plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Delacour estis naskiĝinta en Parizo en riĉa familio kaj kreskis ĉe la familibieno en Pikardio kie li iĝis interesita pri Birdobredado kaj establis privatan bestoĝardenon. Li ĉeestis bonajn lernejojn kaj atingis doktorecon en biologio de la Université Lille Nord de France (Universitato Liljo-Nordo de Francio). Li deĵoris en la franca armeo dum la Unua Mondmilito, milito kiu detruis la familibienon, same kiel mortigis lian nuran pluvivan fraton. Movante al Biendomo Clères en Normandio, li kreis duan bestoĝardenon, poste donacante ĝin al la Nacia Muzeo de Natura Historio en 1967. Li iris al multaj sciencaj ekspedicioj al Hindoĉinio, precipe Vjetnamio, same kiel al Venezuelo, la Gujanoj kaj Madagaskaro.

Dum la Dua Mondmilito Delacour vivis en Usono, laborante kiel teknika konsultisto pri la Bronx Zoo same kiel pri birda sistematiko ĉe la Usona Muzeo de Naturhistorio. En 1952 li iĝis direktoro de la Los Angeles County Museum of History (Los-Anĝelesa Distriktmuzeo de Historio Scienco kaj Arto), demisiante en 1960. Poste li disigis sian tempon laŭsezone, pasis someron ĉe sia biendomo ĉe Clères en Francio, kaj travintradon en Usono, plejparte en Los-Anĝeleso.

Bibliografio

redakti

Same kiel multaj artikoloj en la ornitologa literaturo, kelkaj libroj verkitaj aŭ kunaŭtoritaj de Delacour estas la jenaj:

  • 1931 - Les Oiseaux de L'Indochine Française (4 vol)
  • 1945 - Birds of the Philippines (kun Ernst Mayr)
  • 1947 - Birds of Malaysia
  • 1951 - The Pheasants of the World
  • 1951-64 - The Waterfowl of the World (4 vol)
  • 1959 - Wild Pigeons and Doves
  • 1966 - The Living Air: The Memoirs of an Ornithologist (membiografio)
  • 1973 - Curassows and Related Birds (kun Dean Amadon)

Referencoj

redakti
  • Mayr, Ernst. (1986). In Memoriam: Jean (Theodore) Delacour. Auk 103: 603-605.

Eksteraj ligiloj

redakti