Jerzy Urbanowicz (naskiĝis la 28-an de majo 1951 en Szczecin, mortis la 6-an de septembro 2012) – pola matematikisto, profesoro eksterordinara en Matematika Instituto de Pola Scienca Akademio kaj en Instituto de Informadikaj Fundamentoj de PSI. Li okupiĝis pri algebra nombroteorio kaj kriptografio.

Jerzy Urbanowicz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1951 (1951-05-28)
en Szczecin
Morto 6-an de septembro 2012 (2012-09-06) (61-jaraĝa)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj polaangla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Jerzy Urbanowicz plurfoje lekciis en Kanado, Usono, Francio, Germanio kaj Nederlando. En la jaroj 1991–1992 estis en Nederlando dum unujara stipendio de NWO (Netherlands Organization for Scientific Research), en Instituto de Max Planck en Bonn dum stipendio de Bosch kaj en Universitato de Hajdelbergo dum stipendio de DAAD. En la jaroj 1994–1997 estis sekretario de Acta Arithmetica. En 2012 iĝis sekretario de organiza komitato de la konferenco dediĉita al esplorado de katastrofo de kraŝo de la pola registara aviadilo en Smolensk per ekzaktaj sciencoj.

Sciencaj atingoj kaj publikaĵoj redakti

Aŭtoro aŭ kunaŭtoro de ĉ. 30 artikoloj publikigitaj enlande kaj eksterlande. Kunaŭtoro de la monografio: Kenneth S. Williams, Jerzy Urbanowicz, Congruences for L-Functions, Kluwer Academic Publishers, Dordrecht 2000, ISBN 0-7923-6379-5. Kunredaktoro de du volumoj de konferencaj materialoj eldonitaj de Walter de Gruyter and Co. Publishing House en 1999 (kun profesoroj K. Györy kaj H. Iwaniec, ISBN 978-3-11-015715-4) kaj en 2001 (kun docento K. Alster kaj profesoro H.C. Williamse, ISBN 978-3-11-017046-7). Kunredaktoro (kun profesoroj H. Iwaniec kaj W. Narkiewicz) de elektitaj verkoj de profesoro Andrzej Schinzl, Andrzej Schinzel, Selecta, Heritage of European Mathematics, EMS Publishing House, Zuriko 2007. ISBN 978-3-03719-038-8.

Eksteraj ligiloj redakti