Johann Christoph Friedrich Bach

Johann Christoph Friedrich Bach (* 21-an de junio 1732 en Lepsiko; † 26-an de januaro 1795 en Bückeburg), germana muzikisto kaj komponisto el la familio Bach. Li estas la tria el la kvar komponistaj Bach-filoj.

Johann Christoph Friedrich Bach
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1732 (1732-06-21)
en Leipzig
Morto 26-an de januaro 1795 (1795-01-26) (62-jaraĝa)
en Bückeburg
Tombo Bückeburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Familio
Patro Johann Sebastian Bach
Patrino Anna Magdalena Bach
Frat(in)oj Wilhelm Friedemann BachCarl Philipp Emanuel BachJohann Christian BachGottfried Heinrich BachJohann Gottfried Bernhard Bach • Johann Christoph Bach • Leopold Augustus Bach • Christiana Sophia Enrietta Bach • Johann August Abraham Bach • Ernestus Andreas Bach • Christian Gottlieb Bach • Catharina Dorothea Bach • Elisabeth Juliana Friderica Bach • Maria Sophia Bach • Regina Susanna Bach • Johanna Carolina Bach • Christiana Dorothea Bach • Christiana Benedicta Louisa • Regina Johanna Bach
Edz(in)o Lucia Elisabeth Münchhausen
Infano Wilhelm Friedrich Ernst Bach
Okupo
Okupo komponistokoncertmajstro
vdr

Vivo redakti

La vivopaso de Johann Christoph Friedrich Bachs komencis kiel tiu de liaj fratoj: Li ricevis edukadon ĉe la lepsika Thomas-lernejo same kiel muzikan instruon de sia patro. Wilhelm Friedemann Bach, la plej aĝa filo de Johann Sebastian Bach, opiniis (laŭ eldiro de Nikolaus Forkel) la duonfraton „plej kapabla ludanto“ el inter la kvar fratoj, kiu „plej finite prezentis la klavarkomponaĵojn de sia patro“. En la aĝo de dek sep Friedrich komencis jurstudon ĉe la universitato je Lepsiko, sed rompis tiun, jam antaŭ la morto de la patro, kaj je la jarŝanĝiĝo 1749/50 la ĵusa dekok-jarulo sekvis la vokon, servi kiel „Altgrafa Ĉambromuzikisto de Schaumburg-Lippe“ ĉe la kortego en Bückeburg. Vilhelmo, grafo je Schaumburg-Lippe, kiu sukcedis en 1748 sian patron kiel regenton de la malgranda teritorio, sin montris treege imponita de la reĝa kortegomuziko ĉe la kortego de Frederiko la 2-a en Potsdamo kaj planis fervore sekvi la modelon en sia rezidejo.

Ĉe la kortego de Bückeburg tiutempe laboris la du italoj Angelo Colonna kiel koncertmajstro kaj Giovanni Battista Serini kiel kapelmajstro kaj komponisto. Ĉi tie Bach ekkonis la stilon de la itala opero kaj kantato, ĉar dum la almenaŭ dufoje semajne okaziĝantaj koncertoj, kutime prezentataj je la malfrua posttagmezo, oni precipe prezentis voĉkantan muzikon. Krome la kortega kapelo tenis kantistinon, Lucia Elisabeth Münchhausen, filino de la kortega muzikisto Ludolf Andreas Münchhausen, kiun instruado far koncertmajstro Serini enkondukis en la italan kantkulturon.

La unuaj jaroj de Bach en Bückeburg donus al li ankoraŭ malmultajn eblecojn por la evoluo de propra artista personeco; almenaŭ el ĉi tiu tempo neniuj datigitaj komponaĵoj el lia plumo konserviĝis. Li tamen evidente alproprigis al si tiutempe la stilon de la muziko ludata je la kortego.

La 8-an de januaro 1755 Bach geedziĝis kun kortega kantistino Münchhausen, kiu baldaŭ poste finis siajn lecionojn ĉe Serini. La itala kapelmajstro forlasis la kortegon de Bückeburg la sekvan jaron, same kiel Colonna, je kio oni transdonis al Bach la direktadon de la kortegokapelo. Krom la direktado de la koncertoj li devis prizorgi la akiradon kaj komponadon de nova muziko. Laŭ strebado de la grafo por tio oni kontaktis ankaŭ muzikistojn el aliaj nobelaj kortegoj, por elpeti notan materialon. Grafo Vilhelmo havis la ambicion laŭsekvi en sia muzikbiblioteko la plej novajn evoluojn de la muzika gusto. Pro la tiama sepjara milito la personaraferoj de la kortego estis ordigitaj nur malrapide, pro kio Bach nur en 1759 estis oficiale nomumita kortega kapelmajstro kaj ricevis salajroduobligon de 200 al 400 imperiaj taleroj, dum kiam lia edzino plue ricevis sian salajron de 100 taleroj por siaj servoj kiel kantisto.

Ankaŭ en ĉi tiu jaro naskiĝis Wilhelm Friedrich Ernst, ilia plej aĝa filo el entute ok gefiloj, por kiu la grafo transprenis laŭ peto de Bach la patronadon. Wilhelm estis la lasta muzikisto en la rekta idaro de Johann Sebastian. Kiam en 1767 Georg Philipp Telemann mortis en Hamburgo, Johann Christoph Friedrich Bach entreprenis sian ununuran dokumentitan provon ŝanĝi sian postenon en Bückeburg per pli bonan kaj kandidatiĝis kiel muzikdirektoro en Hamburgo; je la disdono de la posteno oni tamen preferis lian pli aĝan kaj pli konatan duonfraton Carl Philipp Emanuel. Ĉi tiu tamen ne ombrumis la fratan interrilaton, sed male evoluis pli intensa kontakto kaj interŝanĝo de sugestoj kaj komponaĵoj.

Por Johann Christoph Friedrich Bach nun komencis intensa kreofazo. Krom multaj ĉambromuzikaj verkoj kaj pianmuziko li komponis ĉ. 1769 siajn unuajn oratoriojn Die Pilgrime auf Golgatha (teksto: Justus Friedrich Wilhelm Zachariae) kaj Der Tod Jesu laŭ la dua tekstversio de Karl Wilhelm Ramler (1760), kies unuan version jam Carl Heinrich Graun (1755) kaj Telemann (1756) sukcese muzikigis. Ankaŭ el la tempo antaŭ 1770 devenas la unuaj dek el liaj entute dudek simfonioj; dek pluaj ekestis en pli malfrua fazo inter 1792 kaj 1794.

La vokado de Johann Gottfried Herder (1744-1803) kiel kortega predikisto kaj konsistoriano al Bückeburg en la jaro 1771 kondukis al fruktodona kunlaboro kaj amikeco inter la poeto kaj la komponisto. El ilia komuna kreado devenas la oratorioj Die Kindheit Jesu kaj Die Auferweckung des Lazarus (1773) same kiel kelkaj kantatoj kaj la dramaj verkoj Brutus kaj Philoktetes (ambaŭ en 1774), je kiu kritikema Herder evidente rigardis en la intima kunlaboro kun Bach realigitajn siajn muzikestetikajn opiniojn. Ĉi tiu fazo, kiu por Bach estis spirite stimula tempo, finiĝis en 1776 per la vokado de Herder al Vajmaro.

Kiam jaron post la morto de la grafino en 1776 ankaŭ mortis grafo Vilhelmo, kiu prezentis la centrulon de la kultura vivo ĉe la kortego, Bach evidente serĉis novajn instigojn por sia laboro. Ĉi tiun li trovis dum sia ununura pli granda vojaĝo frusomere en 1778, dum kiu li komune kun sia filo - trans stacio en Hamburgo ĉe Carl Philipp Emmanuel - veturis al Johann Christian Bach en Londono, kie juna Wilhelm ricevu pluan edukadon. En Londono Friedrich konatiĝis en la koncertoj de sia frato i.a. kun verkoj de Gluck kaj Mozart, kiuj lin ekde nun tre interesigis kaj influis.

Bach sin dediĉis plue al la kortegokapelo kaj kondukis ĝin al tiel alta renomo, ke Forkel en 1782 koncedis al la kortegokapelo de Bückeburg la kvaran rangon el inter la plej bonaj orkestroj en Germanio. Krome la pianomuziko staris en la centro de lia komponado. Horstig, verkinto de lia nekrologo, priskribis, ke li dum tutaj tagoj „ankaŭ kiam neniu aŭdis lin [... fantaziis] sur lia angla piano, kiun li kunprenis el Londono“.

Post la morto de grafo Filipo Ernesto en la jaro 1787 grafino Juliane kiel kuratoro de la nur dujara princo transprenis la regadon. La muzikama regentino donis al Bach en liaj lastaj laborjaroj la respekton kaj rekonon necesajn por la artisto. Juliane ĉiutage ricevis pianlecionojn kaj ankaŭ kunagis kiel kantisto dum prezentadoj de oratorioj. La lastaj vivojaroj de Bach montras lin denove tre laborema kaj produktiva. En 1787/88 li eldonis selekton de pli facilaj verkoj en kvar kajeroj sub la titolo Musikalische Nebenstunden (Muzikaj kromhoroj). En ĉi tiu oni trovas multajn pianoverkojn kaj ĉambromuzikon, sed ankaŭ pianopartiturojn de profanaj kantatoj. Spronite fare de sia kolego kaj posta sukcedanto Franz Christoph Neubauer li verkis ene de malpli ol tri jaroj dek simfoniojn kaj du pianokonĉertojn, kiuj nun plejparte ankoraŭ atendas eldonadojn kaj ludadojn.

La 26-an de januaro 1795 Johann Christoph Friedrich Bach mortis „pro akuta brustfebro“ en Bückeburg, kie li estis entombigita la 31-an de januaro sur la tombejo de Jetenburg. Tie ankaŭ estis entombigita en 1803 la vidvino de Bach.
Lia filo Wilhelm Friedrich Ernst Bach daŭrigis la komponistan tradicion en la familio.

Historia kaj scienca taksado de la verkaro redakti

Johann Christoph Friedrich Bach laboris 45 jarojn en Bückeburg, ĉe kortego, kiu malgraŭ ĉiu artemo de la regentoj ja estis pli malgranda kaj situis en muzika duonombro. Lia verkaro, kiu ne sufiĉe nutris la ekestantan geniokulton de sia epoko, same kiel lia modesta vivo, kiu ekster de Schaumburg-Lippe same malmulte furoris kiel lia muziko, kontribuus al tio, ke oni prijuĝis lin kiel la plej malgrava el la kvar komponaj Bach-filoj. Tipe por tio estas frua atesto de Carl Friedrich Cramer, en kiu li opinias pri la filoj de J. S. Bach: „De tiuj li havis tri: Christian Bach, Carl Philipp Emanuel Bach, kaj Friedemann Bach; (la kvaran en Bückeburg mi ne kalkulas al ili; ĉar li fakte ne apartenas al la Bach-oj ... ).“ Pli novaj esploroj ekde Hansdieter Wohlfahrth kaj Ulrich Leisinger rigardas Friedrich Bach-on kiel pontiganton de la elira baroko kaj la elformiĝa klasikismo.

Sur lia tombo sur la tombejo de Jetenburg en Bückeburg kunvenis post la Unua mondmilito la membroj de la novfondita Princa Instituto por Muzikscienca Esploro de Bückeburg, inter ili Georg Schünemann, kiu kiel unua intense okupiĝis pri vivo kaj verkaro de la Bach-filo. Lia studaĵo ankoraŭ estas fundamento kaj deirpunkto de okupiĝo pri la komponisto, ĉar Schünemann malgraŭ militkondiĉitaj malfacilaĵoj atingi pli foran fontan materialon, ankoraŭ disponis pri la kortega biblioteko de Bückeburg. La muzikscienca instituto je Bückeburg, kies stoko en 1934 estis devige portata al Berlino, dum la lastaj jaroj de la Dua mondmilito estis transportita al Silezio, kaj nur malgranda parto intertempe revenis trans Moskvo al Berlino, inter ĝi tamen neniu memskribaĵo de Bach. Do la verklisto publikigita de Hannsdieter Wohlfahrth, kiu ekestis lige kun ampleksa studaĵo pri la baĥa instrumenta muziko, devis indiki kiel perdiĝintaj multajn memskribaĵojn, kiuj prezentiĝis al Schünemann. Post la publikigo fare de Wohlfahrth oni malkovris kelkajn pliajn verkojn de la Bückeburga Bach, tiel ke la lepsika Bach-arkivo povis verki novan verkliston lige kun ekspozicio en Bückeburg okaze de la 200-a mortodatreveno, kiu donas novan superrigardon pri la nun konata verkaro kaj pri la nuna fontosituacio.

Verkoj redakti

Liaj muzikaj verkoj ne atingis la gravecon de tiuj de siaj fratoj. Li verkis krom ĉambromuzikaj pecoj kaj sakralaj lidoj entute 20 simfoniojn (el tiuj 12 perdiĝis) kaj 8 pianokonĉertojn, oratoriojn kaj operojn.

Selektaj verkoj redakti

  • Ino kantato de Ramler je kantvoĉo sola kun du violonoj, vjolo kaj kontinua baso
  • La juneco de Jesuo biblia bildo je kvar kantvoĉoj, du violonoj, vjolo kaj kontinua baso
  • La releviĝo de Lazaro oratorio de Herder je kvar kantvoĉoj kaj orkestro
  • Unu kantato por la naskiĝdatreveno de grafo de Shaumburg, komponita en 1787 je kvar kantvoĉoj kaj orkestro
  • Unu kantato por la ĉieleniro je kvar kantvoĉoj, du violonoj, alto e basso continuo
  • Du motetoj je kvar kantvoĉoj
  • Unu simfonio en B♭ por du violonoj, alto, kontinua baso, du klarnetoj, kontrabaso kaj du ĥoroj
  • Pygmalion teatrokantato
  • Du konĉertoj por piano kaj orkestro
  • Unu trio por fluto, violono kaj baso
  • Alia trio por du violonoj kaj baso
  • Sonata por violonĉelo kaj kontinua baso
  • Ses kvartetoj por fluto, violono, vjolo kaj baso per flauto, violino, viola e basso
  • Ino, aranĝaĵo de la kantato por klaviceno (1786)
  • Musikalische Nebenstudien, la unua kajero aperis en 1787 kaj la dua je lafino de 1791
  • Ses kvartetoj por violono - Londono (1786)

Literaturo redakti

  • Carl Friedrich Cramer: Menschliches Leben. Kiel 26. Oktober 1793; hier zitiert nach Dokument Nr. 973 in: Bach-Dokumente, Bd. 3, hg. von Hans-Joachim Schulze [Suppl. zu NBA]. Kassel etc. u. Leipzig 1972
  • Forkel, Musikalischer Almanach für Deutschland auf das Jahr 1782. Leipzig 1781, S. 130
  • Horstig, [Nekrolog] „Johann Christoph Friedrich Bach“. in: Friedrich von Schlichtegroll, Musiker-Nekrologe. neu hrsg. von Richard Schaal, Kassel u. Basel [o. J.], S. 10
  • Georg Schünemann: Johann Christoph Friedrich Bach. In: Bach-Jahrbuch 11 (1914), S. 46-167
  • ders.: Friedrich Bachs Briefwechsel mit Gerstenberg und Breitkopf. In: Bach-Jahrbuch 13 (1916), S. 20-35
  • ders.: Thematisches Verzeichnis der Werke von Johann Christoph Friedrich Bach. In: Denkmäler deutscher Tonkunst I. Folge, Bd. 56 Arkivigite je 2020-09-09 per la retarkivo Wayback Machine, hg. von G. Schünemann, Leipzig 1917; Neuaufl. hg. von Hans Joachim Moser, Wiesbaden u. Graz 1956
  • Hannsdieter Wohlfahrth: Neues Verzeichnis der Werke von Johann Christoph Friedrich Bach. In: Die Musikforschung 13 (1960), S. 404-417
  • ders.: Johann Christoph Friedrich Bach als Instrumentalkomponist. Diss. Univ. Heidelberg 1968; wieder u. d. T.: Johann Christoph Friedrich Bach. Ein Komponist im Vorfeld der Klassik. Bern u. München 1971 (Neue Heidelberger Studien zur Musikwissenschaft; 4.) [Enthält revidierte Werkliste.]
  • Beverly Jung Sing: Geistliche Vokalkompositionen zwischen Barock und Klassik. Studien zu den Kantatendichtungen Johann Gottfried Herders in den Vertonungen Johann Christoph Friedrich Bachs. Baden-Baden 1992. (Sammlung musikwissenschaftlicher Abhandlungen; S. 83.)
  • Thomas Gebhardt: Johann Christoph Friedrich Bach. In: Concerto (1995)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti