José Joaquim CESÁRIO VERDE (naskiĝis en Porto en 1855, mortis en Angolo, en 1886) estis portugala verkisto. Li ekstudis en la beletra kurso de Universitato de Lisbono, sed li rezignis pri ĝi, kaj komencis labori en la vendejo de sia patro ĉe strato Bacalhoeiros.

Cesário Verde
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1855 (1855-02-25)
en Trofa, Porto, Portugalio
Morto 19-an de julio 1886 (1886-07-19) (31-jaraĝa)
en Lumiar, Lisbono, Portugalio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Lisbono vd
Subskribo Cesário Verde
Profesio
Okupo poeto • komercistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gazetaro redakti

Li komencis publikigi poezion por la gazetoj "Diário de Notícias", "Diário da Tarde", "Ocidente", kaj aliaj. Li grave malsaniĝis kaj decidis resti en bieno de la familio en Linda-a-Pastora.

 
portreto

Frua morto redakti

Pro tuberkulozo li mortis tre juna. Pro la klopodoj de sia amiko Silva Pinto, liaj poeziaĵoj estis postmorte publikigitaj en volumo, kies titolo estas O Livro de Cesário Verde (1887).

Stilo redakti

La esploristoj pri la verko de Cesário Verde alinomas lin "Poeto-Pentristo". Fakte li enkondukis la impresionismon en la portugalan literaturon. Influis lin la poezio de Baudelaire pro la subtila priskribo de la realo. Kvankam ne komprenita siatempe, Cesário Verde ricevis rekonon de la modernistaj, ĉefe de Fernando Pessoa, la plej grava poeto de la 20-a jarcento en Portugalio, kiu vidi lin kiel vera majstro.