Kátya Tompos
Kátya Tompos [katja tompoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tompos Kátya estas hungara aktoro, kantisto, voĉoaktoro. Ŝia origina persona nomo estis Katalin.
Kátya Tompos | |
---|---|
Kátya Tompos | |
Persona informo | |
Naskonomo | Tompos Katalin |
Naskiĝo | 13-an de marto 1983 (41-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | kantisto • aktoro |
Katalin Tompos[1][2] naskiĝis la 13-an de marto 1983 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Katalin Tompos devenis en varia (hungara-rusa) familio. Ŝi frekventis gimnazion kaj privatan aktorstudion de Margit Földessy en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris muzikalaktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2005. Ŝia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro József Attila. Inter 2008–2018 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Baldaŭe ŝi ludis en diversaj teatroj. Ŝi ricevis teatrajn premiojn inter 2005-2014.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Helena
- Kiel Plaĉas al Vi - Rosalinda
- Trojlo kaj Kresida - ina titolrolo
- Anton Ĉeĥov: La mevo - Maŝa; Nina
- Bertolt Brecht–Kurt Weill: Trigroŝa opero – Polly
- Joseph Stein–Jerry Bock: Violonisto sur la tegmento – Chava
- Hervé: Mam'zelle Nitouche – Denise
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – Iluska (ina ĉefrolo)
- Endre Fejes – Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (muzikala versio) – Zsuzsanna
- László Dés: En Eŭropo ie (muzikala versio) – ina bubaĉo
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde – Ledér
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- VII. Olivér (2001) - princino Ortrud
- Nagyárpi (mallonga filmo) - Gréta
- Most van most (2019) - Szilvi
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de January Jones, Anna Kendrick, Freida Pinto, Amanda Seyfried, Kerry Washington[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Régimódi történet (serio, 2006) - Kislenke
- Kire ütött ez a gyerek? (2007) - Borinka