Ferdinand Braun

(Alidirektita el Karl Ferdinand Braun)

(Karl) Ferdinand BRAUN (6-an de junio 1850, Fulda, Hessen-Kassel20-an de aprilo 1918, Brooklyn, Novjorkio, Usono) estis germana fizikisto, kiu ricevis en 1909 (kun Guglielmo Marconi) Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de sendrata telegrafo.

Ferdinand Braun
Nobel-premiito
Persona informo
Karl Ferdinand Braun
Naskiĝo 6-an de junio 1850 (1850-06-06)
en Fulda, Elektoprinclando Hesio,  Germana Federacio
Morto 20-an de aprilo 1918 (1918-04-20) (67-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Alter Dompfarrlicher Friedhof vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Hesio • Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de MarburgHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Strasburgo vd
Familio
Gefratoj Philipp Braun • Wunibald Braun vd
Edz(in)o Amélie Bühler vd
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en TübingenMarburg vd
Doktoreca konsilisto August Kundt • Georg Hermann Quincke vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Braun doktoriĝis en 1872 en la Berlina Universitato, poste laboris kiel universitata instruisto en Würzburg, Leipzig, Marburg, Karlsruhe kaj Tübingen. Li iĝis en 1895 direktoro kaj fizika profesoro de la fizika instituto de la Strassburg-a Universitato.

Braun perfektivigis la signaldonan sistemon de Marconi, pro kio li ricevis la Nobel-premion. En la frua sendrata radiostacio, la anteno estis ligita rekte en la cirkviton kaj kaj la signalsendado havis la atingopovon de 15 km. Braun kreis sen-scintilan antenan cirkviton (li patentigis tion en 1899), kiu ligis la osciladan cirkviton induktive al la anteno. Tiu inventaĵo grandigis atingopovon de la signaldonilo kaj oni uzas tiun sistemon eĉ hodiaŭ en radaroj, radioaparatoj, televidiloj. La malkovro de Braun, ke kelkaj duonkondukaj mineraloj povas funkcii kiel unudirektiloj, tio estas ili permesas la kurenton nur en unu direkton. Tio kondukis al ellaboro de la kristaldetektora radioaparato.

Alia grava inventaĵo de Braun estas la pluevoluigo de la katodradia tubo. Li prezentis en 1897 la unuan oscilografon (Braun-tubo), kiun li pretigis por analizado de grandfrekvencaj alternaj kurentoj. La katodradian tubon karakterizis ĝis tiam nekontroleblaj radioj. Braun sukcesis formi elektronan faskon, direktita per alterna tensio. Tiu fasko desegnis liniojn sur fluoreskanta monitoro. Tiu inventaĵo estis antaŭulo de la televidila vidtubo kaj la radarmonitoro. Ĝi iĝis grava laboratoria esplorilo.

Braun veturis en 1915 al Novjorko, por atesti en porpatenta juĝproceso pri iu radioaparato. Kiam Usono en 1917 aliĝis al la unua mondmilito, Braun estis aretsita pro lia germana ŝtataneco. Li mortis antaŭ finiĝos de la milito, tiel ne povis hejmenveturi.

Libroj redakti

  • Friedrich Kurylo, Charles Susskind: Ferdinand Braun : a life of the Nobel prizewinner and inventor of the cathode-ray oscilloscope / Cambridge, Mass. : MIT Press ; 1981.. XIV, 289 p.
  • Hars, Florian, Ferdinand Braun (1850-1918) : ein wilhelminischer Physiker / Berlin : Verlag für Geschichte der Naturwissenschaften und der Technik, 1999, 272 paĝoj kun bildoj ISBN 3-928186-39-6

Vidu ankaŭ redakti