Katalin Gombos [gomboŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombos Katalin estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia persona nomvarianto estis Kati, ŝia edzo estis Imre Sinkovits, ŝia filo estis András Sinkovits-Vitay.

Katalin Gombos
Katalin Gombos
Katalin Gombos
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1929 (1929-02-12)
en Hódmezővásárhely
Morto 6-an de novembro 2012 (2012-11-06) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Imre Sinkovits
Infanoj András Sinkovits-Vitay • Marianne Sinkovits
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Katalin Gombos (kun ĉapelo)

Katalin Gombos[1][2] naskiĝis la 12-an de februaro 1929 en Hódmezővásárhely, ŝi mortis la 6-an de novembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Katalin Gombos jam frue interesiĝis pri la teatro, ŝi iĝis amatora aktoro en sia naskiĝurbo en 1945. Post 5 jaroj ŝi estis membro de Teatro Jókai en la ĉefurbo. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1954. Ŝi apartenis al malgrandaj teatroj de 1956, poste ekde 1958 ŝi pasis 33 jarojn en Teatro Madách, sed ŝi havis ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi ricevis premiojn en 1985 kaj 2010. Ŝi edziniĝis en 1951, ŝi naskis 2 gefilojn, en 2001 ŝi vidviniĝis.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Mindenki iskolája (mallonga filmo, 1955)
  • Éjfélkor (1957)
  • Az özvegy és a százados (1967) - S-ino Márton
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Geraldine Fitzgerald, Shelley Fabares, Joanne Woodward, Lee Grant[3]

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Titkok éjszakája (1966) - S-ino Spatz
  • A peleskei nótárius (1975) - S-ino Bíró
  • Kaviár és lencse (1985) - Helena

Fontoj redakti

Referencoj redakti