Katica Illényi
Katica Illényi [ilEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illényi Katica estas hungara violonisto, tereministo, kantisto, aktoro, membro de Hungara Arta Akademio.
Katica Illényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1968 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto dancisto kantisto aktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.katicaillenyi.com/ |
Katica Illényi [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1968 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKatica Illényi aĝis 4, kiam ŝi komencis lerni violonadon hejme. Ŝi frekventis muziklernejon (nuntempe konservatorio) en sia naskiĝurbo inter 1982 - 1986, sed ankaŭ samtempe ŝi studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en ties talenta klaso. Interrompe en 1984 kaj 1985 ŝi lernis en altlernejo en Okcidenta Germanio kun speciala permeso. En 1991 ŝi akiris diplomon en la Altlernejo Ferenc Liszt, sed dum la studentaj jaroj ŝi estis ano en orkestroj de Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj Teatro Erkel. Ŝia ĉefinstruisto estis Dénes_Kovács (violonisto). Post la diplomo ŝi lernis dancon kaj kantadon, iom poste ĵazon, en 1994 aktoradon en studio de Operetoteatro (Budapeŝto), fine en 2013 tereminadon. De 1996 ĝis 2002 ŝi estis kantisto kaj violonisto de klezmera orkestro, poste ŝi koncertis sola. Ekde tiam ŝi prezentis miksaĵojn de klasika muziko ĝis ĵazo (Niccolò Paganini, Antonín Dvořák, George Gershwin, Michel Legrand, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ferenc Liszt, Leó Weiner). Ŝi estas bonfaristo, ŝi helpas al Ruĝa Kruco kaj similaj instancoj. Ŝi estis vegetarano dum 20 jaroj. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 2002-2015.
Elektitaj koncertoj
redakti- Palaco de Artoj (Budapeŝto, 2014, koncerto kun teremino)
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Ferenc Lehár: A Mosoly országa (Mí) Novjorko 1991
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Stázi), Toronto 1992
- Albert Szirmai: Mágnás Miska (grafino Rolla), Toronto 1993
- Jerry Bock: Hegedűs a háztetőn (titolrolo), Teatro Madách, 1997
- Frederic Lowe: My Fair Lady (Elisa), Toronto, 1998