Ĝermolisto de litovaj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Kazys Tamošėtis)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z


B redakti

Severija Marija Banaitytė redakti

Severija Marija BANAITYTĖ estas litova esperantistino kaj komence de la 2020-aj jaroj studentino. La 8-an de septembro 2022 ŝi estis inter la kunfondantinoj kaj unu el kvar unuaj estraraninoj de Litova Esperanta Junulara Organizo (ŝi iĝis revizoro), por savi la reprezentadon de TEJO en Litovio, ĉar la antaŭa landa sekcio de TEJO, Litova Esperantista Junulara Ligo, estis jam en procezo de burokrata likvidiĝo.

Jūratė Bušienė redakti

Jūratė BUŠIENE estas litova esperantistino ekde la 1990-aj jaroj vivanta en Rigo, Latvio. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi estis inter la signifaj motoroj de la junulara Esperanto-klubo Juneco, tiam ankoraŭ laŭ la denaska nomo Jūratė Baronaitytė antaŭ la edziniĝo. Ankaŭ en Latvio ŝi partoprenas la lokan Esperanto-vivon.

Ĉ / Č redakti

Jogailė Čojūtė redakti

Jogailė ČOJŪTĖ - naskiĝis la la  5-an de novembro 2001(nun 2001-11-05), do nun 22-aĝa - estas denaska esperantisto kaj studento de sociologio. Ŝi estas la filino de korea patro, Choe Taesok kaj de litova patrino, Vida Čojienė, ambaŭ evidente esperantistoj, kiuj vivas en Vilno. La 8-an de septembro 2022 ŝi estis inter la kunfondantinoj kaj unu el kvar unuaj estraraninoj de Litova Esperanta Junulara Organizo (ŝi iĝis vicprezidanto), por savi la reprezentadon de TEJO en Litovio, ĉar la antaŭa landa sekcio de TEJO, Litova Esperantista Junulara Ligo, estis jam en procezo de burokrata likvidiĝo.

Vidu ankaŭ redakti

D redakti

G. Davidov redakti

G. Davidov estis litova esperantisto en Saratov en la komenco de 20-a jarcento, eldonisto de Litova Stelo ĝis 1914. En 1914 li sendis materialon por la ekspozicio de Astraĥana Societo Esperantista. En 1913-1914 li aperigis en Saratov dumonatan bultenon dupaĝan titolita "Okultismo".

Verko

  • Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la Rusa Literaturo, kun antaŭparolo de B. Kotein. Librejo Esperanto, Moskvo, 1912.

Marijus Dilba redakti

Marijus DILBA en parto de la 1990-aj kaj la 2000-aj jaroj estis gvidanto de la junulara Esperanto-klubo Juneco en Vilno.

G redakti

Virginija Gurskienė redakti

Virginija estas litova esperantistino. Laŭ la stato de 2023 ŝi apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

A. Goldburt redakti

Dr-o A. Goldburt estas aŭtoro de libreto pri interlingvistiko jide eldonita en Vilno, 931.

 
 Malgranda, sed por la legantaro ege interesa kaj instruiga broŝuro. La aŭtoro priparolas unue jenajn faktojn, kiuj en la nuntempo igas la ekziston de unueca mondlingvo kulturnecesecon; por tio estas konsiderindaj unuavice la komunaj celadoj de la diversaj nacioj sur la kampoj de scienco, arto, sociala leĝdonado. Plue estas dirita, ke la penso pri tia mondlingvo ne ekaperis en la lasta tempo kiel inspirajo, sed jam estas tre malnova, tiel malnova kiel la homa kulturo mem. En granda koncizeco la verkinto pritraktas la plej gravajn evolufazojn de la internacia helplingvo, komencante de Cartesius kaj menciante Leibnitz, Carpophorophilus, Schleyer kun lia Volapük kaj fine venante al Zamenhof. La malavantaĝoj de la antaŭaj malsimplaj provoj kaj projektoj kompare la simplan kaj facile ellerneblan Esperanton estas priparolataj kaj montrataj per ekzemploj. Vere kontentigas, ke la aŭtoro finas sian traktaĵon per akcentado de la ideala celo de Esperanto, alproksimigi la homojn ne nur fizike kaj ekonomie sed ankafi perl spirite-psikan harmonion inter la tuta homaro pro ĝenerala feliĉo kaj bono. 
— Prof, d-ro Papo. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.81 (nov 1931)
 
 Tiu ĉi libreto estas la unua judlingva propaganda broŝuro priesperanta. Ĝi

traktas pri la evoluo de la ideo de la Internacia Lingvo ĝenerale kaj speciale pri deveno, celoj kaj nuna stato de Esperantismo. Sur la dua paĝo de la kovrilo

troviĝas aldone eltiro el la esperanta gramatiko kaj sur la tria — mallongige klarigoj pri la organizado de la Esperanto-movado. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)


K redakti

Arvydas Kasperiūnas redakti

Arvydas KASPERIŪNAS estas litova esperantisto vivanta en Vilno, kiu en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj estis inter la signifaj motoroj de la junulara Esperanto-klubo Juneco, kaj daŭre aktivas en la loka Esperanto-movado. Dumtempe li laboris kiel membro de la loka stabo de la Monda Banko en Litovio.

Aleksej Viktoroviĉ Ketric redakti

Leŭtenanto Aleksej Viktoroviĉ KETRIC estis inter la pioniraj esperantistoj en Kaŭno komence de la 20-a jarcento. Li mortis en 1911.

Vida Kulikauskienė redakti

Vida KULIKAUSKIENĖ estas litova esperantistino, naskiĝinta la 27-an de marto 1965 en malgranda vilaĝo en la nuna Kampara komunumo Panevėžys, do nun 58-jara. Ŝi finis studojn en la Vilna Universitato kaj nun laboras kiel programistino en la urbo Panevėžys.

Ŝi konatiĝis kun Esperanto estante 10-jaraĝa knabino. En patra libroŝranko ŝi trovis malgrandan verdan libreton: litovan-esperantan vortaron de Stasys Sabalis, eldonitan en 1960. Tio estis la unua konatiĝo kun esperantaj vortoj kaj gramatiko, kreado de vortoj tiam ŝajnis al ŝi kiel ludo. Post la mezlernejo ŝi ekstudis en la matematika fakultato de la Vilna Universitato. Komence de la jaro 1984 tie estis organizita elementa Esperanto-kurso de la junulara Esperanto-klubo Juneco. La Esperanto-kurso estis populara inter la studentoj: post tri monatoj atestilojn ricevis pli ol 40 novaj esperantistoj, inter ili ankaŭ Vida. Vera aliĝo al Esperanto-agado okazis nur post pli ol 20 jaroj en 2006. Ekde tiam ŝi aktivis en la urba klubo „Revo“ de Panevėžys kaj pli kaj pli ankaŭ en la nacia asocio .. Laŭ la stato de 2023 ŝi apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti

L redakti

Eidmantė Lileikytė redakti

Eidmantė LILEIKYTĖ estas litova esperantistino kaj komence de la 2020-aj jaroj studentino. La 8-an de septembro 2022 ŝi estis inter la kunfondantinoj kaj unu el kvar unuaj estraraninoj de Litova Esperanta Junulara Organizo (ŝi iĝis kasisto), por savi la reprezentadon de TEJO en Litovio, ĉar la antaŭa landa sekcio de TEJO, Litova Esperantista Junulara Ligo, estis jam en procezo de burokrata likvidiĝo.

N redakti

Ramūnas Narbutas redakti

Ramūnas Narbutas estas litova esperantisto vinanta en Kaŭno. Komence de la 1990-aj jaroj li estis inter la motoroj de la tiam nova Litova Esperantista Junulara Ligo. Laŭ la stato de 2023 li apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Asta Nastaravičiūtė redakti

Asta NASTARAVIČIŪTĖ estas litova esperantistino. Laŭ la stato de 2023 ŝi kiel respondeca sekretariino apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

P redakti

Ernesta Piečiūtė redakti

Ernesta PIEČIŪTĖ estas litova esperantistino. Laŭ la stato de 2023 ŝi kiel laboras kiel sekretariino en la centra oficejo de Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno.

Algimantas Piliponis redakti

Algimantas PILIPONIS estas litova esperantisto. Laŭ la stato de 2023 li apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

R redakti

Arimantas Račkauskas redakti

Arimantas RAČKAUSKAS estas litova esperantisto. Laŭ la stato de 2023 li apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Stanislovas Raulynaitis redakti

Stanislovas RAULYNAITIS estas litova esperantisto. Laŭ la stato de 2023 li apartenas al la estraro de Litova Esperanto-Asocio.

Marijonas Ročius redakti

Marijonas ROČIUS (naskiĝis la  9-an de februaro 1963(nun 1963-02-09), do nun 61-jara, en la studjaroj ofte pseŭdonime nomata Mario Rocci kvazaŭ li estus italo) estas litova esperantisto. Li studis en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis inter la gvidaj fortoj de la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno, kune kun la junulara Esperanto-klubo Ondo de Kaŭno la lulilo de la nuna landa sekcio de TEJO en Litovio.

Jolita Ružauskienė redakti

Jolita Ružauskienė estas litova esperantistino, devene el Jurbarkas, kiu ekde la studentiĝo komence de la 1990-aj jaroj vivas en Vilno. Meze de la la 1990-aj jaroj ŝi estis prezidantino de la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno, kunorganizis plurajn esperantistajn boatadojn (tradicia grupa eventoj plurtaga en la lagaro de la nacia parko de Aŭkŝtajtio) kaj plurajn Baltiajn Esperanto-Tagojn, kaj daŭre estas unu el la organizantoj de ĉiujaraj esperantistaj tablotenisaj turniroj en Vilno - malkutima tradicia esperantista evento, en kiu same Jolita kaj ŝia filo Paulius (naskita fine de 2001) ekde la fino de la 2000-aj jaroj sporte brilis.

T redakti

Kazys Tamošėtis redakti

Kazys TAMOŠĖTIS (naskiĝis la  9-an de majo 1960(nun 1960-05-09), do nun 63-jara) estas litova arkitekto kaj esperantisto. Li studis en la fakultato pri arkitekturo de la Teknologia Gediminas-Universitato Vilno, En gazeta intervjuo de 2020 li interalie malkaŝis, ke li konatiĝis kun Esperanto jam kiel 11-jarulo, kiam li en Panevėžys eniris la gimnazion, komence de la 5-a klaso elektis la francan lingvon kaj lia nova franca instruistino malkaŝis al la klaso ke ŝi scias ankoraŭ multe pli interesan lingvon, Esperanton. Bedaŭrinde, diris Kazys en la intervjuo, ne sukcesis instali veran Esperanto-kurson en la lernejo, sed ŝi tri jarojn instruetis Esperanton en la francaj lecionoj, ĝis ŝi je granda bedaŭro de la lernantoj forloĝiĝis kaj tiel ankaŭ ŝanĝis la lernejon. En la 1980-aj jaroj Kazys Tamošėtis estis inter la gvidaj fortoj de la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno. Post la ŝtata resendependiĝo de Litovio en 1990, li pluaktivis ankaŭ en Litova Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti

Aušrinė Tamošiūnaitė redakti

Aušrinė TAMOŠIŪNAITĖ estas litova esperantistino kaj komence de la 2020-aj jaroj studentino. La 8-an de septembro 2022 ŝi estis inter la kunfondantinoj kaj unu el kvar unuaj estraraninoj de Litova Esperanta Junulara Organizo (ŝi iĝis prezidanto), por savi la reprezentadon de TEJO en Litovio, ĉar la antaŭa landa sekcio de TEJO, Litova Esperantista Junulara Ligo, estis jam en procezo de burokrata likvidiĝo.

V redakti

Rūta Vaičiūnaitė redakti

Rūta VAIČIŪNAITĖ (naskiĝis la  29-an de aŭgusto 1963(nun 1963-08-29), do nun 60-jara) estas litova biologino kaj esperantistino. Ŝi studis biologion en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis aktivulino en la junulara Esperanto-klubo Juneco de Vilno. Depost la ŝtata resendependiĝo de Litovio en 1990, ŝi aktivis ankaŭ en TEJO kaj Litova Esperanto-Asocio. Intertempe ŝi vivas kaj laboras en Cloghan, graflando Offaly, Irlando.

Dalia Vidickienė redakti

Dalia VIDICKIENĖ en la 1980-aj jaroj estis gvidantino de la junulara Esperanto-klubo Juneco, ĝis la kunordigadon transprenis Kazys Tamošetis, studanto pri arkitekturo.

Algimantas Vizgirdas redakti

Algimantas VIZGIRDAS estis litova esperantisto el Klaipėda, kiu kiel junulo aktiviĝis en la 1960-aj jaroj kaj estis inter la motoroj de la en 1966 fondita organizaĵo SEJM. Li estis membro de la SEJM-komitato, respondeca pri financoj, almenaŭ de 1970 ĝis 1974, kaj estis estro de la kanta fako de SEJM almenaŭ de 1970 ĝis 1975. Interalie li kunlaboris en preparado de SEJM-kantaro Ni kantu en Esperanto (kun Vytautas Šilas, 1971 aŭ 1972).