Kodo de Camaldoli

La Kodo de Camaldoli (eld. Kodo de Kamàldoli) estas programa dokumento de politika ekonomio realiĝonta en Italio, elpensita kaj redaktita en 1943 de italaj elstaruloj de la katolika intelektularo. Ĝi funkciis, poste, kiel inspirfonto kaj praktika gvido por la politiko kaj ekonomio de la estonta Itala kristan-demokrata partio [1], kiu estis ekkonstruiĝanta kaj kiu post la Dua Mondmilito estis laŭlonga periodo la precipa partio konstituanta la registaron.

La redaktantojRedakti

 
La Monaĥejo de Camandoli, en kiu oni redaktis la Kodon de Camaldoli de 18-a ĝis 23-a de julio 1943.

La Kodo estis ellaborita ĉe la fino de la studsemajno (18-a ĝis 23-a de julio 1943) de la partoprenantoj en ermitejo Camaldoli (Centra Italio), ĉirkaŭ kvindeko da junuloj kaj fakuloj regantoj de la Katolika Itala Agado[2] kaj de la Katolika Instituto de socia aktiveco. La laboroj estis kunordigitaj de Adriano Bernareggi, episkopo de Bergamo[3] kaj de la eklezia Asistanto de la maĝistriĝintoj de la Katolika Agado[4], dum la gvidprincipoj estis ellaboritaj de Sergio Paronetto, Pasquale Saraceno, Ezio Vanoni. Por la definitiva redakto engagiĝis Mario Ferrari Aggradi, Paolo Emilio Taviani, Guido Gonella, Giuseppe Capograssi, Ferruccio Pergolesi, Vittore Branca, Giorgio La Pira, Aldo Moro, Giulio Andreotti, Giuseppe Medici. Finfine la Kodo estis konige prezentita de Pietro Pavan, ŝarĝita anonci la konkludajn konsiderojn. [5].
La tezoj estis formulitaj kaj akceptitaj sen iu ajn eklezia kaj politika delegitaro aŭ komisio, sed unuopa partoprenanto alprenis ĉion siaresponse.

Premisoj kaj historia kuntekstoRedakti

La Kodo de Camaldoli ideale kaj tempe laŭspuris alian provon de kodigo de iuj principoj de ekonomia politiko de la katolika mondo en Eŭropo de la 19-a jarcento: en 1927 okazis la unua redakto de la “"Kodo de Malines", unua provo de Katolika sociala doktrino redaktita de la Internacia unuiĝo por prisociaj esploroj, en Belgio. La kodo de Malines, kiu jam inspiriĝis el la encikliko Rerum Novarum, estis parte reviziita 1933[6]post la promulgo de la encikliko Quadragesimo anno de papo Pio la 11-a.[7].
Al tiuj dokumentoj, nome al la kodo de Malines kaj al la du socialaj encikliloj Rerum Novarum kaj Quadragesimo anno), certe inspiriĝis la pioniroj de Camaldoli, kiuj estis la fundamentaj tekstoj de la sociala katolika doktrino. Tiu estas ankaŭ la opinio de Norberto Bobbio.[8] En Italio en 1943 la disvolviĝoj de la dua mondmilito ekmontradis kaj ekkrizigis la faŝistan reĝimon, kiu diktature jam regis ekde 1922. Malgraŭe de la Lateranaj Traktatoj, la rilatoj inter faŝismo kaj katolikismo estis difektitaj per tensioj. La 15-an de julio nur tri tagoj antaŭ la komenciĝo de la laboroj, Giorgio La Pira estis lanĉinta periodaĵon titolitan "San Marco", jam kaŝite naskiĝintan, sed tuj kontraŭatan kaj malpermesitan de la diktatura reĝimo.

La tagon post la komenciĝo de la laboroj, la 19-an de julio, okazis la bombado sur la kvartalo San Lorenzo (Sankta Laŭrenco) de Romo iniciate de la milita usona aviado. Tiu bombado kaŭzis akcelon de la laboroj de Camaldoli devigante malpliigi la antaŭviditan laborsemajnon por permesi al la partoprenantoj reveni al sia teritorio. [9].
Sen tamen iu ajn sinsekva rilato (aŭ almenaŭ neniu fonto tion sugestis), du tagojn poste la redakto de la kodo de Camaldoli, la historia faŝismo estis faligita iniciate de faŝistoj mem kaj Benito Mussolini estis eloficigita kaj arestita.

Enhavo de la dokumentoRedakti

Ĉe la fino de la “retiriĝo” en Camaldoli, oni akordiĝis rilate kelkajn principojn, sinsekve strukturitajn en 76 artikoloj kiuj alprenis la nomon de “Kodo de Camaldoli”. Inter la artikoloj enestas la difino de la funkcio de la Ŝtato: “Celo de ŝtato estas la promovo de la komuna bono, al kiu povas kaj rajtas partopreni ĉiuj civitanoj laŭ siaj talentoj kaj kondiĉoj: bono kiun la unupuloj kaj la familioj ne kapablas realigi se ne pere de la ŝtato, sed la ŝtato ne devas substituiĝi al la unuopuloj kaj al la familioj [...]. Sed ĝenerala direktivo (de socia justeco) devas ĉiam esti la protekto kaj plibonigo de la klasoj malpli dotataj – en la respekto, kompreneble, de la distribua kaj interŝanĝa justeco”.
La sinsekva difino de "komuna bono” estas depruntita, laŭ aparta noto, de konata kristnaska radiomesaĝo de 1942 de Pio la 12-a, kiu sugestas ke la ŝato kreu la eksterajn kondiĉojn por ke la unuopuloj kaj familioj povu agadi por sia plibonigo kaj feliĉo. [10]

Venas el la “Agoj de la Apostoloj” la admono ĉirkaŭ la ebla legitimado, en iuj kazoj, de la civila malobeo: "Kiam la ŝtato emanas nejustan leĝon, la subuloj ne estas devigataj obei, sed povas esti devigataj plenumi kion la leĝo altrudas pro superaj motivoj. Se la objekto de la leĝo estas malmorala, nome ĝi domaĝas la homan dignon aŭ estas en aperta konflikto kun la leĝo de Dio, ĉiu estas en konscienco devigata malobei".

Rilate la ekonomiajn decidojn de la ŝtato, post la fiksado ke “por ordigi la ekonomian vivon necesas ke estas aldonata al la leĝo de la justeco la leĝo de la karitato, la Kodo listigas 8 moralajn principojn kiuj devas konformigi al si la ekonomian vivon: ili estas:

  1. la digneco de la homa persono, kiu postulas laŭordan liberon de unuopulo ankaŭ en la ekonomia kampo;
  2. la egaleco de la personaj rajtoj, spite de la individuaj malsamecoj, devenantaj el la malsamaj gradoj de inteligenteco, de lerteco, de fizikaj fortoj ktp
  3. la solidareco, nome la neceso de kunlaborado eĉ en la ekonomia kampo por la atingo de la komuna celo en la socio
  4. la unua destino de la materiaj bonoj avantaĝe de ĉiuj homoj
  5. la eblo ilin alproprigi al si laŭ la legitimaj manieroj, inter kiuj elstaras la laboro.
  6. la libera komerco de la bonoj en la respekto de interŝanĝa justeco
  7. la respekto de la postuloj de la interŝanĝa justeco en la rekompenso de la laboro
  8. la respekto de la postulo de la distribua kaj laŭleĝa justeco en la intervenoj de la ŝtato.

Pri la devo de solidareco, la Kodo preskribas ke "ĝis kiam en la socio estas membroj kiuj mankas je la neceso, estas fundamenta devo de la socio provizi; jen per la privata karitato, jen per la karitataj institucioj, jen per aliaj leĝaj instrumentoj, inkluzive de la limigo de la proprieto de bonoj ne necesaj, laŭ la mezuro de la bezono de senhavuloj. Kaj rilate la kvanton de posedaĵo la kodo sugestas: “bonorda ekonomia sistemo devas eviti la ekĉesan riĉiĝon kiu damaĝu la justan distribuon; ĉiukaze, ĝi devas malhelpi ke per la kontrolo de malmultaj pri la riĉeco estiĝu superpovo de etaj grupoj sur la ekonomio".

Referencoj en la dokumentoRedakti

La dokumento, laŭlonge de la listado de la principoj, referencas al kelkaj inspiraj tekstoj, inter kiuj:

Efikoj de la Kodo sur la itala politikoRedakti

Ne malfacilas konstati, ĉe fakuloj certe sed ankaŭ ĉe scivolemuloj pri tio, ke la unuaj dokumentoj de la Itala kristan-demokrata partio klare referencas al la Kodo de camaldoli. Eĉ se tio ne havis celitajn partianecajn intencojn. Sed ekstaras eĉ pli: al tiu Kodo inspiriĝas ankaŭ diversaj normoj de la Konstitucio de la Itala Respubliko.[13]}}

La influoj de la Kodo de Camaldoli en la detaloj de la ekonomia politiko de Italio en la Eŭropa kaj monda koncerto, estas objekto de multegaj studoj kaj foje ankaŭ de debatoj, kiuj povas esti objekto de alia artikolo

NotojRedakti

  1. Paolo Emilio Taviani, La svolta di Camaldoli, en Stato ed economia; kaj Perché il Codice di Camaldoli fu una svolta, en "Civitas", XXXV, julio-aŭgusto 1984
  2. Laŭ Giulio Andreotti la junuloj de Katolika Agado estis de la areo de Montini (el Montini kromnomo de la estonta Paŭlo la 6-a); oni vidu La risposta alle ansie di un'epoca” Arkivigite je 2012-08-01 per Archive.today, formiche.net, 1-a de junio 2011
  3. Presentazione della Settimana di Camaldoli
  4. lapira.org. Arkivita el la originalo je 2007-10-11. Alirita 2012-04-28.
  5. Marcello Rinaldi, Dal welfare state alla welfare society. Teologia sociale e azione pastorale di Caritas italiana, Effatà Editrice, 2006 - ISBN 88-7402-301-4
  6. Raimondo Spiazzi, Enciclopedia del pensiero sociale cristiano, Edizioni Studio Domenicano, 1992 - ISBN 88-7094-101-9.
  7. La unua redakto de la kodo de Malines naskiĝis nemulte post la konkludoj de la “Konversacioj de Malines” kiuj, celante ekumenismon, estis originintaj oftajn renkontiĝojn de membroj de la Katolika Eklezio kun membroj de la Anglikana Konfesio inter la jaroj 1921 kaj 1925. La encikliko de la papo [Leono 13-a]] naskis en Belgio la “institucion de la Unuiĝo por Sociaj Studoj” prezidata de kardinalo Mercier.
  8. Il Cristianesimo sociale Arkivigite je 2011-11-26 per la retarkivo Wayback Machine, en Norberto Bobbio kaj Franco Pierandrei, Introduzione alla Costituzione, Laterza, 1977.
  9. Francesco Malgeri, Storia della Democrazia cristiana: Dalla Resistenza alla Repubblica, 1943-1948, Edizioni cinque Lune, 1989
  10. Pio XII, Radiomesaĝo de Kristnasko 1942
  11. Tomaso de Akvino, In octo libros Politicorum Aristotelis expositio
  12. Tomaso de Akvino, In decem libros Ethicorum Aristotelis ad Nichomacum expositio
  13. Giulio Andreotti, La risposta alle ansie di un'epoca Arkivigite je 2012-08-01 per Archive.today, formiche.net, 1 giugno 2011

BibliografioRedakti

  • Il Codice di Camaldoli, Roma: Edizioni Civitas, 1984
  • Paolo Emilio Taviani, Perché il Codice di Camaldoli fu una svolta, in "Civitas", XXXV, luglio-agosto 1984
  • Pasquale Saraceno, Il sistema delle imprese a partecipazione statale nell’esperienza italiana, Milano, Giuffrè, 1975.
  • Bruno Amoroso – Ole Jess Olsen, Lo stato imprenditore, Bari, Laterza, 1978.
  • Mario Ferrari Aggradi, Origini e sviluppo dell’industria pubblica in Italia, in “Civitas”, settembre-ottobre 1982.
  • Maria Luisa Paronetto Valier, La redazione del Codice di Camaldoli, in “Civitas”, luglio-agosto 1984.
  • Nico Perrone, Il dissesto programmato. Le partecipazioni statali nel sistema di consenso democristiano, Bari, Dedalo Libri, 1991. ISBN 88-220-6115-2
  • Nico Perrone, Il segno della DC. L’Italia dalla sconfitta al G-7, Bari, Dedalo Libri, 2002. ISBN 88-220-6253-1
  • Nico Perrone, Economia pubblica rimossa, Milano, Giuffrè, 2002. ISBN 88-14-10088-8
  • Roberto Bonuglia, La ricostruzione cattolica: il Codice di Camaldoli, in Id., Economia e politica da Camaldoli a Saragat (1941-1971), Roma, Nuova Cultura, 2007.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti