Komitato de la Monda Heredaĵo

La Monda Heredaĵa Komitato (angle World Heritage Committee) estas la grupo kiu decidas pri la lokoj kiuj estu enlistigitaj kiel Mondaj Heredaĵaj Ejoj de UNESKO. Ĝi certigas ke la interkonsentoj faritaj en la Konvencio pri Monda Heredaĵo estas sekvataj. Ĝi ankaŭ decidas kiel la mono en la Fonduso pri Monda Heredaĵo estas elspezata. La komitato havas 21 membrojn kiuj estas elektitaj de la 188 landoj kiuj konsentis kun la Konvencio pri Monda Heredaĵo.[1]

Komitato de la Monda Heredaĵo
emblemo
komisiono
Komenco 1977 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Laŭ la Konvencio pri Monda Heredaĵo, komitataj membroj estas elektitaj por ses jaroj. Tamen multaj de la reprezentantoj elektas esti en la komitato por sole kvar jaroj. Tio ĉi donas al pli da landoj la ŝancon partopreni. Ĉe la 15-a Ĝenerala Asembleo (2005) ĉiuj komitataj membroj konsentis servi por nur kvar jaroj.

Sesio redakti

La Komitato pri Monda Heredaĵo kunvenas multfoje jare por diskuti pri la administrado de ekzistantaj Mondaj Heredaĵoj, kaj por pripensi eblajn novajn ejojn. Speciala kunveno, nomata Komitata Sesio de Monda Heredaĵo, okazas ĉiujare, kie herdaĵejoj estas aldonitaj (enskribitaj) al la Listo de Monda Heredaĵo.

La jara kunsido okazas en urboj tra la tuta mondo, escepte de kunvenoj okazantaj en Parizo, kie la ĉefsidejo de Unesko situas. Nur landoj, kiuj estas membroj de la Komitato pri Monda Heredaĵo rajtas okazigi sesion. Pri la urboj decidas la Komitato.

Sesio Jaro Dato Gastiganta urbo Lando
1 1977 27 Junio–1 Julio Parizo Francio
2 1978 5 Septembro–8 Septembro Vaŝintono. Usono
3 1979 22 Oktobro–26 Oktobro Kairo & Luksoro Egipto
4 1980 1 Septembro–5 Septembro Parizo Francio
5 1981 26 Oktobro–30 Oktobro Sidnejo Aŭstratio
6 1982 13 Decembro–17 Decembro Parizo Francio
7 1983 5 Decembro–9 Decembro Florenco Italio
8 1984 29 Oktobro–2 Novembro Bonaero Argentino
9 1985 2 Decembro–6 Decembro Parizo Francio
10 1986 24 Novembro–28 Novembro Parizo Francio
11 1987 7 Decembro–11 Decembro Parizo Francio
12 1988 5 Decembro–9 Decembro Braziljo Brazilo
13 1989 11 Decembro–15 Decembro Parizo Francio
14 1990 7 Decembro–12 Decembro Banff Kanado
15 1991 9 Decembro–13 Decembro Kartago Tunizio
16 1992 7 Decembro–14 Decembro Santa Fe Usono
17 1993 6 Decembro–11 Decembro Kartageno Kolombio
18 1994 12 Decembro–17 Decembro Phuket Tajlando
19 1995 4 Decembro–9 Decembro Berlino Germanio
20 1996 2 Decembro–7 Decembro Mérida Meksiko
21 1997 1 Decembro–6 Decembro Napolo Italio
22 1998 30 Novembro–5 Decembro Kioto Japanio
23 1999 29 Novembro–4 Decembro Marakeŝo Maroko
24 2000 27 Novembro–2 Decembro Cairns Aŭstralio
25 2001 11 Decembro–16 Decembro Helsinki Finnlando
26 2002 24 Junio–29 Junio Budapest Hungario
27 2003 30 Junio–5 Julio Parizo Francio
28 2004 28 Junio–7 Julio Suĝoŭo Ĉinio
29 2005 10 Julio–17 Julio Durban Sud-Afriko
30 2006 8 Julio–16 Julio Vilnius Litovio
31 2007 23 Junio–1 Julio Christchurch Nov-Zelando
32 2008 2 Julio-10 Julio Kebekurbo Kanado
33 2009 22 Junio-30 Junio Sevilo Hispanio
34 2010 25 Julio-3 Aŭgusto Braziljo Brazilo
35 2011 19 Junio-29 Junio Parizo Francio
36 2012 25 Junio-5 Julio Sankt-Peterburgo Rusio

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) "The World Heritage Committee", UNESCO World Heritage.