Konak (ankaŭ germane), serbe Конак, bulgare Канак [kanak], hungare Kanak estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj.

Konak troviĝas en (verda) Municipo Seĉanj en Serbio
Mapo pri municipo Seĉanj
Romkatolika preĝejo de Konak

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Konak situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, proksime de la rumana landlimo.

Historio redakti

En 1910 vivis en Kanak 1828 homoj (639 serboj (35 %), 550 hungaroj (30 %), 67 germanoj, 25 kroatoj, 11 slovakoj, 10 rumanoj kaj aliaj (precipe bulgaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Konak 996 homoj, (401 serboj (40 %), 371 hungaroj (37 %), 73 bulgaroj, 27 jugoslavianoj, 19 ciganoj, 18 kroatoj, 10 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
Ortodoksa preĝejo de Konak