Krokedo

plado el terpomo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kroketo.

Krokedo[1] estas porcio de pasto, kutime longforma (ovala, cilindra), farita el tre malgrandaj pecoj da hakita viando, fiŝo, ŝinko aŭ aliaj ingrediencoj, ligita per beŝamelo (saŭco el faruno kaj lakto), kiu poste estas panumita kaj fritita.

Krokedoj sur telero.

Praktike, oni povas fari krokedojn el multege da ingrediencoj aŭ el ajna miksaĵo de ili: spinaco kun sekvinberoj kaj pinsemoj, ŝinko kaj fromaĝo, kalmaroj, salikokoj, ĉampinjonoj, asparagoj, terpomoj, karotoj, ktp.

Historio

redakti

La krokedo estas laŭdire franca recepto (nomata croquette tiulingve). En libro de 1705 Le cuisinier royal et bourgeois («La kuiristo reĝa kaj burĝa», unue presita en 1691), verkita de François Massialot, kuiristo de Ludoviko la 14-a, ekzistas recepto por krokedoj. Massialot priskibas ĝin kiel miksaĵon el viando, trufoj, paneroj, ovo kaj fromaĝo, poste panumita kaj fritita en larda graso.[2] Nuntempe ĝi ankaŭ estas populara plado en Nederlando, Italio, Hispanio, ktp.

La vorto «krokedo» venas el la franca croquette, derivita el la verbo croquer, signifanta «kraki», pro la krak-sono kiu estiĝas kiam oni mordas la eksteraĵon de krokedo; rezulto de la panumo submetita al fritado.[3]

 
Oni povas garni ilin per saŭcoj kaj uzi ilin kiel akompanaĵon por aliaj pladoj.

Specoj de krokedo

redakti

Nederlando

redakti

La nederlanda viandokrokedo (nederlande: vleeskroket) konsistas el miksaĵo el vianda raguo kaj pano, el kiu oni faras cilindraĵon. Ankaŭ aliajn ingrediencojn eblas enmeti, kiel ekzemple gulaŝo, salikokoj kaj, por vegetaranoj, diversaj legomoj. Pli malgranda bulforma krokedo nomiĝas biterbulo (bitterbal).

Hispanio

redakti

En Hispanio, interalie, krokedoj farĉitaj per krabo, fromaĝo aŭ pecetoj de ŝinko estas surtabligitaj kiel varmaj tapoj (aperitivoj ĉe trinkejoj, restoracioj). Hispanaj kroketoj ĉiam enhavas beŝamelon kiel lig-saŭcon kaj oni kutimas friti ilin en oliv-oleo.

Ĉeĥio

redakti

En Ĉeĥio, krokety estas tre rondaj buloj el terpomoj, ovoj, faruno kaj butero, frititaj en sunflora oleo.

Referencoj

redakti
  1. https://vortaro.net/#krokedo_kdc
  2. François Massialot, Le Cuisinier royal et bourgeois, Parizo, 1693, paĝo 227. Ĉe https://archive.org/details/lecuisinierroyal00mass/page/226/mode/2up
  3. Claudine Breécourt-Villars, Mots de table, mots de bouche. Dictionnaire éytmologique et historique du vocabulaire classique de la cuisine et de la gastronomie, Parizo, 1997, artikolo croquet.