Krzysztof Kosior
Krzysztof Kosior (naskiĝis la 24-an de junio 1956) – pola religiosciencisto, specialisto pri budhismo kaj tradicioj de Fora Oriento, doktoro habilita de la homa scienco pri filozofio, altlerneja profesoro de Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin.
Krzysztof Kosior | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de junio 1956 (67-jaraĝa) | |
Alma mater | Universitato Maria Curie-Skłodowska vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
Doktoreca konsilisto | Stanislaw Jedynak vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiKrzysztof Kosior studis ĉe profesoro Tadeusz Margul. En la jaroj 2000-2019 estis gvidanto de Religioscienca Fako kaj de Praa Filozofio ĉe la Fakultato de Filozofio kaj Sociologio de UMCS. Doktora disertaĵo pri filozofio, titolita Antinomio de la homa agado. Aksiologio de Th. Szasz kaj R.D. Laing, defendita en 1990. Habilitiĝis en 2000 surbaze de la disertaĵo Meza vojo en Nikajoj.
En 2008, krom profesoro Maria Krzysztof Byrski estis unu el du recenzantoj dum atribuado de honora doktoreco de Jagelona Universitato al 14-a Dalai-lamao.
Promociis 17 doktorojn.
Elektitaj publikaĵoj
redaktiAŭtoraj kaj redaktitaj libroj
- Odkrywanie dharmy (Malkovrado de dharmo), (redaktoro), Daimonion, Lublin 1993
- Droga środkowa w Nikajach (Meza vojo en Nikajoj), Wydawnictwo Uniwersytetu Marii Curie-Skłodowskiej, Lublin 1999
- Budda (Budho), Wydawnictwo WAM, Krakovo 2007
Tradukoj:
- Erich Fromm, Dogmat Chrystusa i inne pisma religioznawcze (Dogmo de Kristo kaj aliaj religiosciencaj verkoj), (kuntradukinto), Wydawnictwo Test, Lublin 1992
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Lublinianin recenzentem doktoratu dla Dalajlamy Lublinano kiel recenzinto de honora doktoreco al 14-a Dalai-lamao) wyborcza.pl