Friedrich Otto Kurt KLUGE (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1886 en Leipzig-Lindenau, mortinta la 26-an de julio 1940 en Fuortaro Eben-Emael) estis germana skulptisto, fergistiso, pedagogo kaj verkisto. Liaj verkoj dum en Nazia Germanio tre legitis kaj premiitis; la sukceso daŭris ankaŭ post 1945. Lia plej grava romano Der Herr Kortüm (1938) iomete specialas en la germanlingva literaturo de la 20a jarcento enscenigonte personon malkonforman. kopiante plej malnovajn verkistojn (Jean Paul, Charles DickensWilhelm Raabe) sen respekto de tiutempaj modernaj modoj. Kluge mortis dum vizito de frontero.

Kurt Kluge
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1886 (1886-04-29)
en Leipzig
Morto 26-an de julio 1940 (1940-07-26) (54-jara)
en Fuortaro Eben-Emael
Tombo Q1381254
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptistoaŭtoro • scenaristo • verkisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Origino kaj karieroRedakti

 
Monumento de amiko de Kluge, Eberhard von der Recke, kiu falis en septembro 1914
 
Memortabulo en Berlino, Krottnaurerstrasse 64

Estante filo de muelisto kaj komercisto per grenoj el Zappendorf apud Eisleben kaj hobia orgenisto Kluge jam frue montris muzikan talenton. Post la abiturienta ekzameno (1904) li frekventis la porinstruistan seminarion en Oschatz li iĝis en 1908 helpanta instruisto ĉe la bazlernejo en Leipzig-Großzschocher. Krome li ekstudis ĉe la Akademio pri grafiko kaj libroarto en Lepsiko kaj poste en Dresdeno. Per akvareloj, ksilografioj litografioj, akvofortoj kaj mandesegnaĵoj li impresis ankaŭ Max Klinger; sed tiam li devis eksoldati kaj vunditis gravege la komencon de novembro 1914 dum la Ipro-batalo. Tiam por li la soldatado finis.

Metalurgio kaj plastikaĵumoRedakti

Reveninte Lepsikon li fondis en 1916 fergisejon. En 1919 li aniĝis al la lepsika loĝio framasona Minerva zu den drei Palmen. En 1921 li sekvis vokon de Arthur Kampf iri Berlinon al la Prusa akademio de la artoj por iĝi orda profesoro pri ferplastikaĵtekniko. Sekve Kluge konstruigis por la akademio atelieron kaj restaŭris laŭ ŝtata komisio monumentojn damaĝitajn. Li kreis ankaŭ proprajn verkojn kaj esploradis. Studvojaĝoj kondukis lin al Islando, Italio, Grekujo kaj Turkio dum kiuj li gajnis komprenojn pri metalurgio kaj arthistoriaĵoj gravaj por fergisa arto. Li eĉ malkovris helenan atelieron en Olimpio. Liajn esplorrezultojn li publikigis ekz. ĉe Die Gestaltung des Erzes und ihre technischen Grundlagen (1928) aŭ ĉe trivoluma kun la arĥeologo Karl Lehmann-Hartleben skribita verko Die antiken Großbronzen (1927).

Evoluo verkistaRedakti

Finon de la 1920aj jaroj Kluge decidis dediĉi sin pli je verkado. Unue li aperigis porpacajn lirikaĵojn Friedenslyrik, kiuj estis estiĝintaj dum la Unua mondmilito. La jaron de la nacisocialisma potencakiro en Germanujo (1933) estiĝis lia teatraĵo Ewiges Volk, kiu - kontraŭe al aliaj verkoj - iel odoris faŝisme. En 1934 li eldonis la unuan rakonton kaj dum al sekvaj jaroj aperis ankoraŭ multaj aĵoj en malmulte da tempo.

MortoRedakti

Kluge suferis apopleksion en julio 1940 proksime de Lieĝo kiam li vizitis kun grupo da germanaj verkistoj kaj poetoj batalkampoj de la Batalo de Francio. Lia kadavro transportitis al Berlin-Zehlendorf kaj entombigitis ĉe vojo proksime al la preĝejo en Berlin-Nikolassee.

Kreiva agadoRedakti

Apartenas la verkaro de Kluge al la burĝa realismo estante en la tradicioj de Jean Paul kaj Wilhelm Raabes. Modojn tiutempajn ĝi neglektas. La vidaj artoj okupas multajn temojn de la aŭtoro kaj diafanas multaj aŭtobiografiaj trajtoj tie. Samtempe la aŭtoro intencas spici la tuton per humuro. La rakontaro kompleta bonas per larĝa disponiĝo kaj akurate tipigitaj figuroj; satiro kaj kritiko de la germanaj etburĝoj ankaŭ ne mankas. Venerado lia pri artoj, muziko kaj metioj ofte senteblas kaj ofte kreatas idilio kovrante la realojn antaŭmiliton kaj dummiliton. Kelkaj - ekz. la germanisto Rainer Drewes ĉe la verko Ambivalenz nichtfaschistischer Literatur im Dritten Reich (1991) - kritikis lian retiriĝon internan kiel rifuzo alfrontiĝi je politikaj faktoj dum la Tria regno de Adolf Hitler. Eldonon en ok volumoj de Kluge, kies verkoj ankaŭ tradukitis en aliajn lingvojn, la eldonejo Engelhornverlag el Stuttgart surmerkatigis ĉ. 1950; sameldoneje eldonitis en 1938 ankaŭ la unua eldono de la furorromano Der Herr Kortüm.

VerkaroRedakti

Komenco (1934)Redakti

La unua romano Der Glockengießer von Christoph Mahr (1934) priskripis la neniiĝo de historia metio. La heroo, sonorilmuldisto entuziasma, suferis krizon en la momento kiam lia arto ne plu gravas Fifine li revenis al metiado iĝonte brikfaristo.

Verkisto de Kortüm (1938)Redakti

La saman jaroj sekvis la romanoj Die silberne Windfahne kaj Das Flügelhaus, du pli etaj verkoj, kiuj Kluge en 1938 reskribis kaj pligrandigis faronte unu (ĉef)verkon Der Herr Kortüm. Danke al la novaj partoj (Die Gäste, Die Echostube kaj Die weiten Wege) iĝis tiumaniere humura romano de epopea grandeco. En ĝi hamburga kapitano iĝis gastejestro en la Turingia Arbaro; klaras paraleloj al la biografio de la unua hotelestro de la Arbargastejo Schöffenhaus. Sekvis el tiu ĉi romano eĉ aliartistaj prilaboraĵoj: ekz. Julius Weismann komponis uverturon kun la titolo Die silberne Windfahne.

Premiita romano „Zaubergeige“ (1940)Redakti

Mallonge antaŭmorte aperis la romano gaja Die Zaubergeige, kie oni lernas pri la sorto de ĉiam malsufiĉe ŝatata violonisto. Ĝi havas la eldonokvanton de pli ol 400 miloj da ekzempleroj kaj premiitis per la Literaturpremio de la urbo Berlino. Filmigo ĝia estis en 1944.

Postmorte aperintaj aferojRedakti

Lia unua romano komencite jam en 1929 kaj finite ja la komenco de la 1930aj jaroj siatempe ne publikiĝis pro netrovo de eldonisto. Apero ĝia estis nur en 1942 sub la titolo Grevasalvas kie abundas aŭtobiografiaj partoj. Temas pri skulptisto turingia fuĝanta el Berlino por trovi vilaĝan pacon den Engadino kaj Delfo por trovi kaj povi evoluigi sian poetistan talenton.

NovelojRedakti

Ankoraŭ pli ol la romanoj estas en kunteksto kun artista metio la ŝercetaj rakontoj kaj noveloj: Die gefälschte Göttin (1935) temas pri arkeologa ĉasado de antikaj plastikaĵoj, Der Gobelin (1936) pentras vivmedion de pentristoj, Der Nonnenstein (1936) rakontas travivaĵojn de porcelanfabrikanta familio.

DramojRedakti

Krom la unua verko Ewiges Volk (1933), kie troigis li la memdefendadon de karintianoj kontraŭ Jugoslavio en 1918/19, menciindas ankoraŭ pli gajaj teatraĵoj kiel Die Ausgrabung der Venus (1934, komedio pri arĥeologio) aŭ Das Gold von Orlas (1936). Sume la dramoj estis malpli efikaj ol la novelaro.

RadidramojRedakti

Ankaŭ por radiofonio verkis Kluge, ekz. pri Johann Sebastian Bach (1935). La muzikspertulo substrekas en ĝi lian ŝategon de germana muziko kio ankaŭ senteblas ĉe la lasta romano Die Zaubergeige aŭ en la rakonto Nocturno (1939) pri la obskuraj gegrafoj.

ScenariojRedakti

Kluge ankaŭ verkis la scenarion de la kineja filmo Der höhere Befehl (1935), pri spionado dum la Napoleonaj Militoj.

LirikoRedakti

Krom liaj fruaj primlitaj poemoj, kiuj kolektitis en la apenaŭ legita volumo Pacem (1916), aperis en 1941 antologio Gedichte prizorgite ankoraŭ de Klugem mem.

Eseoj, leteroj, kontribuaĵoj radiofoniaj kaj kinematografiajRedakti

Ankaŭ postmorte publikigitis la leteroj de Kluge la samtempuloj (Lebendiger Brunnen, 1952). Sub la titolo Weisheit des Kortüm aperis en 1956 bela antologio el verkoj, babiladoj, leteroj de Kluge. Por Die Sanduhr (1966) la familianoj kontribuis per ĝis tiam neeldonitaj aĵoj.

FilmigojRedakti

Kun la elstarantaj aktoroj Will Quadflieg kaj Gisela Uhlen la lasta romano de Kluge iĝis filmo. La dummilte finfarita verko Die Zaubergeige (1944) hodiaŭ kritikitis kiel realecmaljesanta artistoromano.[1] La novelo Die Gefälschte Göttin filmigitis por la televido en 1971 fare de Helmut Käutner.

HonorojRedakti

  • 1940 Literaturpreis der Reichshauptstadt Berlin
  • 1942 Wilhelm-Raabe-Preis

FontojRedakti

  • "Kluge, Kurt". En: Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Begründet von Ulrich Thieme und Felix Becker. Band 20, Kaufmann–Knilling. E. A. Seemann, Leipzig 1927, p. 553.
  • Rainer Drewes: Die Ambivalenz nichtfaschistischer Literatur im Dritten Reich – am Beispiel Kurt Kluges. Frankfurt/M. 1991, ISBN 3-631-43385-9.
  • Martin Wackernagel: Der Bildhauer Kurt Kluge. Berlin, De Gruyter, 1930.

Eksteraj ligiojRedakti

NotojRedakti

  1. Klaus Brühne (eld.): Lexikon des Internationalen Films. Band 9. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1990, p. 4396.