László Drégely
László Drégely [lAslO drEgej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Drégely László estis hungara pentristo, dekoraciisto.
László Drégely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Drégely László |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1932 en Pécs |
Morto | 29-an de junio 1990 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy (1951–1953) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Witz (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo scenografo skulptisto ![]() |
László Drégely [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1932 en Pécs, li mortis la 29-an de junio 1990 (laŭ alia fonto la mortotago estas la 15-a) en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Drégely frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1953. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Bálint, Mátyás Varga kaj Gusztáv Oláh. Post la diplomo li eklaboris en Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 1958 kaj 1979 li estis dekoraciisto de Hungara Televizio, sed kelkfoje li faris similajn laborojn al pluraj ĉefurbaj teatroj. Li prezentis sin kiel pentristo en 1957. Ekde 1962 li ofte ekspoziciis. Li ricevis premiojn inter 1972-1998. Li havis edzinon.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1962, 1967, 1974, 1976, 1978, 1998)
- Dunaújváros (1973, 1982)
- Miskolc (1984)
- Székesfehérvár (1986, 1997)
- Nagykanizsa (1993)
El dekoraciaj filmaj laboroj
redakti- Sót vegyenek! (1959)
- Temetetlen holtak (1966)
- Aranyborjú (1974)
- Philemon és Baucis (1978)
El dekoraciaj teatraj laboroj
redakti- Pál Ábrahám: Bál a Savoyban (1960)
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta (1962)
- Ferenc Lehár: Pacsirta (1973)
- Lope de Vega: Valencia bolondjai (1977)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Szerelem (1982)
- Romantika I.
- Sétányon
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-04-07 per la retarkivo Wayback Machine