László KÉRY [lAslO kEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kéry László estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, redaktisto, tradukisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1987).

László Kéry [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de februaro 1992 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Kéry ricevis diplomon en universitato en Budapeŝto en 1944, poste li instruis en gimnazio en Debrecen unu jaron. Ekde 1945 li laboris en la ministerio, sed li ankaŭ esploris en Londono helpe de stipendio. En 1953 li ekinstruis en ELTE, kie li estis katedrestro inter 1967-1973. Li doktoriĝis en 1977. Li okupiĝis pri dramoj, romanoj, angla literaturo, precipe pri William Shakespeare kaj David Herbert Lawrence. Li redaktis literaturan revuon Nagyvilág. Li ricevis premiojn en 1964 kaj 1981.

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti