Bassecourt

(Alidirektita el La Jacoterie)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bassecourt (stacidomo).

Bassecourt (prononcu baskur) estis ĝis fino de 2012 komunumo kaj ek de la 1-a de januaro parto de la nova komunumo Haute-Sorne en la Distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 3383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Bassecourt
Blazono de Bassecourt
Blazono de Bassecourt
Blazono de Bassecourt
Kapelo Sankta Huberto en Bassecourt
Kapelo Sankta Huberto en Bassecourt
Kapelo Sankta Huberto en Bassecourt
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo • statistika regiono
Kantono Ĵuraso
Komunumo(j) Haute-Sorne
Koordinatoj  47° 20′ 20″ N 7° 14′ 45″ O / 47.33889 °N, 7.24583 °O / 47.33889; 7.24583 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 20″ N 7° 14′ 45″ O / 47.33889 °N, 7.24583 °O / 47.33889; 7.24583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3383
Areo 15,57 km²
Alteco 477 m super marnivelo
Poŝtkodo 2854
Mapo de Bassecourt
Mapo de Bassecourt
Situa mapo de Basscourt
vdr

Geografio redakti

Bassecourt etendiĝas ambaŭflanke de la rivero Sorne, alfluanto de Birs en la okcidenta parto de la Baseno de Delemonto, tio estas larĝa kaldrono en la Falda Ĵuraso. Al la komunumo Bassecourt apartenas krom la ĉefvilaĝo Bassecourt mem ankaŭ la vilaĝetoj Berlincourt kaj La Jacoterie kaj krome multnombraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,57 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 39% servas por agrikulturo kaj 10% por setlado.

Iamaj najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo Bassecourt limis ĝis la fino de 2012 en nordoriento al Develier, en oriento al Courfaivre, en sudo al Undervelier, en sudokcidento al Glovelier, kaj en nordokcidento al Boécourt.

Trafiko redakti

Bassecourt situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Porrentruy tra Delemonto al Bazelo. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 kaj ĝi disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A16.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bassecourt datiĝas el la jaro 1160 kiel Baressicort.[1]

Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la regno Delemonto Bassecourt fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Bassecourt apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iamaj komunumoj Bassecourt, Courfaivre, Glovelier, Soulce kaj Undervelier estis kunigitaj al la nova komunumo Haute-Sorne kaj ĉesis do ekzisti kiel aŭtonomaj komunumoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti