Lajos Áron Nagy
Lajos Áron Nagy [lajoŝ nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Áron Nagy Lajos estis hungara pentristo, instruisto.
Lajos Áron Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1913 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de januaro 1987 (73-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Lajos Áron Nagy [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de januaro 1987 en Székesfehérvár.
Biografio redakti
Lajos Áron Nagy akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1938. Liaj plej gravaj instruistoj estis Nándor Lajos Varga kaj Ágost Benkhard. Post la diplomo li studvojaĝis en Eŭropo helpe de stipendio. En 1939 li ekinstruis en lernejo en Székesfehérvár. Kelkfoje li pentradis en Artistkolonio (Szolnok). Li ricevis 4 premiojn inter 1956-1965.
El individuaj ekspozicioj redakti
- 1955 Budapeŝto [debuto kun Jenő Bory)
- 1959, 1964, 1967, 1973, 1977, 1981, 1985, 1993 Székesfehérvár
- 1967, 1974, 1979, 1982 Budapeŝto
El grupaj ekspozicioj redakti
- 1935, 1943 Budapeŝto
- 1953, 1957 Arthalo Budapeŝto
- 1968 Eger
- 1970, 1972, 1975, 1983, 1985 Székesfehérvár
- 1977, 1978 Szolnok
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Csongor és Tünde (1963, tabula pentraĵo en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár))
- Az ezeréves Fehérvár (pentraĵego en hotelo en Székesfehérvár) [2]
- Pihenő ló
- Dinnyés csendélet
- Szlovák táj
- Fény a parton
- Balatoni dombok
Memorigiloj redakti
- placo, memortabulo en Székesfehérvár