Lajos Gellért
Lajos Gellért [lajoŝ gelErt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gellért Lajos estis hungara aktoro, verkisto. Lia origina familia nomo estis Grünfeld ĝis 1904, lia malofta pseŭdonimo estis Kurd Viktor. Lia edzino estis Anikó Ürmössy.
Lajos Gellért | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Grünfeld Lajos | ||||
Naskiĝo | 5-an de novembro 1885 en Irsa | ||||
Morto | 28-an de januaro 1963 (77-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 3C-2-4 ![]() | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1907) ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Anikó Ürmössy ![]() | ||||
Infanoj | Anikó Gellért (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro reĝisoro verkisto dramaturgo ![]() | ||||
Laborkampo | Teatro, dramo, directing (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lajos Grünfeld [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1885 en Irsa, li mortis la 28-an de januaro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLajos Gellért devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1907. Li debutis en Nacia Teatro (Pécs), poste li apartenis al pluraj teatroj aŭ kabaredoj (ekzemple Teatro Thália (Budapeŝto) (1907, 1924), Teatro Belvárosi (1918, 1925-1928), Teatro Magyar (1931–1934)). Dum la 2-a mondmilito pro la kontraŭjudaj leĝoj li povis ludi nur antaŭ juda publiko, poste li apartenis al pluraj teatroj (Teatro Magyar (1946), Nacia Teatro (Budapeŝto) (1947–1955), fine denove al Teatro Thália (1955-)).
Li verkis ankaŭ romanojn kaj teatraĵojn. Li ricevis premion en 1956. Li edziĝis en 1918 kaj en la sekva jaro filino naskiĝis.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Makbeto - kuracisto
- Hamleto - Polonius
- La Venecia Komercisto - Shylock
- Otelo - ambasadano
- Rikardo la 3-a - James Tyrrel
- József Katona: Bánk bán kortegano
- Molière:
- La Avarulo - Simon
- Kleraj virinoj - Chrysale
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Házasodik az uram’‘ (1913)
- A pénz (1919)
- ‘‘Lidércnyomás’‘ (1921)
- ‘‘Repülő arany’‘ (1932)
- ‘‘Úri muri’‘ (1950)
Lia sola filma reĝisoraĵo
redakti- Az egér (1921)
Liaj elektitaj libroj
redakti- Levelek az én megholt édesanyámhoz... (1921)
- Timosa (dramo, 1932)
- Gurul a becsület (romano, 1941)
- Nyitott szemmel (rememoroj, 1958)