Lajos Rajczy
Lajos Rajczy [lajoŝ rajci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajczy Lajos estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Ratkovics, lia nomvarianto estis Rajczi. Lia edzino estis Márta Bakó.
Lajos Rajczy | |
---|---|
Lajos Rajczy (maldekstre) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ratkovics Lajos |
Naskiĝo | 1-an de julio 1914 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de majo 1957 (42-jaraĝa) en Montrealo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Márta Bakó |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Rajczy[1][2] naskiĝis la 1-an de julio 1914 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de majo 1957 en Montrealo.
Biografio redakti
Lajos Rajczy akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1939. Liaj plej gravaj instruistoj estis Árpád Ódry kaj Ferenc Sándor Kiss. Li ricevis rolojn en Nacia Teatro (Szeged), poste en la sama jaro en Nacia Teatro (Budapeŝto), sed li ĉiam ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Post la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj li estis hotela servisto en Kanado. Li mortigis sin.
Li edziĝis en 1944. Li ricevis premion en 1953.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Gyalu
- Hamleto - Claudius
- La ventego - Caliban
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Balga
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Robespierre
- József Katona: Bánk bán - titolrolo; Petur
- Molière: La malsanulo pro imago - Argan
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Garszonlakás kiadó (1939) – klubano
- Üzenet a Volga-partról (1942) – Bakony István
- Az első (1944) – lignaĵisto
- A tanítónő (1945) – pastro
- Föltámadott a tenger (1953) – kazernestro
- Hannibál tanár úr (1956) – Rezső