Lamiacoj

familio de plantoj
(Alidirektita el Lamiaceae)

La lamiacoj[2] (latine Lamiaceae), komunlingve nomataj menta familio, estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 240 genrojn kaj preskaŭ 7900 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas lamio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lamiacoj
purpura lamio (Lamium purpureum)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: lamiacoj Lamiaceae
Martinov [1]
lamio Lamium
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Salvia officinalis - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-126.jpg
Salvia officinalis - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-126
Ilustracja
Jasnota biała

Inter la membroj de tiu ĉi familio oni trovas plurajn el la plej gravaj spicherboj, vaste uzataj en kuirado kaj kiel medikamentoj, ekzemple bazilio, hisopo, lavendo, majorano, meliso, mento, origano, pipromento, pulegio, rosmareno, salvio, satureo, kaj timiano.

La plantoj kelkfoje grandiĝas ĝis arbustetoj aŭ arbedoj, sed apenaŭ troviĝas en formo de arboj aŭ vitoj.

Alternativa taksonomia nomo estas "Labiatae", ĉar la floroj tipe havas petalojn ĉe kiuj nedisigeble kunkreskas supra kaj malsupra "lipoj".

La folioj enhavas odorozajn esencajn oleojn, kiuj donas la "spicecon" al la herboj; ili elkreskas en kontraŭaj paroj, kaj ĉiu paro estas 90-grade tordita rilate la antaŭa paro.

La tigoj estas laŭsekce pli-malpli kvadrataj.

La floroj estas kutime duseksaj kaj formas densajn cumajn infloreskojn. Ili estas dulatere simetriaj kun 5 kununuigitaj petaloj, 5 kununuigitaj sepaloj, 4 (2) stamenoj kaj 2 karpeloj kun po du ovoloj; ĉiu karpelo duoniĝas per vando, tiel ke la frukto aspektas kiel kvarakeno.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (25 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Bildaro redakti

Referencoj redakti