Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley

esplora laboratorio en Kalifornio

La Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley (angle Lawrence Berkeley National Laboratory kaj akronime mallongigita LBNL, sed foje ankaŭ konata kiel Berkeley LabLBL) estas usona nacia laboratorio funkciigita fare de la Universitato de Kalifornio, kaj situas proksime de la universitata kampuso en Berkeley [1][2].

Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley
emblemo
laboratorioNaciaj Laboratorioj kaj Teknologiaj Centroj de la Usona Departemento pri Energio
Komenco 1931 vd
Antaŭe Lawrence Radiation Laboratory vd
Geografia situo 37° 52′ 33″ N, 122° 14′ 55″ U (mapo)37.875833333333-122.24861111111Koordinatoj: 37° 52′ 33″ N, 122° 14′ 55″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Berkeley
Situo Kalifornio
Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley (Kalifornio)
Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley (Kalifornio)
DEC
Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley
Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley
Map
Usona Nacia Laboratorio Lawrence Berkeley
Membro de Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • Dryad • arXiv • ORCID vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La origino de la laboratorio estas en "Radiado-Laboratorio" de Ernest Lawrence, kiu kreskis en la 1930-aj jaroj ĉirkaŭ la ciklotrono (la partikla akcelilo kiun Lawrence inventis kaj estis la plej progresinta tiutempe) kaj ĝiaj uzoj - komence de baza esplorado pri la atomkerno, tra la kreado de novaj izotopoj kaj atomoj, kaj inkluzive de biologiaj kaj medicinaj uzoj de la radioaktivaj izotopoj produktitaj per uzado de ciklotronoj [3].

En 1936, la laboratorio ricevis sendependan statuson, kaj en 1940, kun sia kresko, kaj precipe kun la konstruado de nova granda ciklotrono, la laboratorio translokiĝis ekster la kampuso, al ejo apud ĝi, kie ĝi daŭre situas nuntempe [4]. Dum la Dua Mondmilito, Lawrence utiligis la laboratorion al la militinvesto, kaj aparte al la atombomba disvolviĝprojekto. Lawrence kaj la kunlaborantaro de la laboratorio evoluigis la elektromagnetan apartigmetodon por uraniriĉigo. Dum tiu tempo, la laboratorio kreskis signife dank'al registara financado por siaj operacioj, kaj iĝis la formado de la aliro al "granda scienco" de projektoj kiuj postulas multajn resursojn kaj grandajn teamojn de homoj venantaj de malsamaj kaj diversaj kampoj [5]. Post la milito, Lawrence certigis daŭrigi la partnerecon kun la defendindustrio kaj registara establado, kaj la laboratorio iĝis parto de la reto de naciaj laboratorioj de la Atomenergia Komisiono kiu estis fondita tiutempe [6].

En 1952, Lawrence kune kun Edward Teller fondis filion de la laboratorio en Livermore, proksimume 50 km oriente de Berkeley, kiu iĝis sendependa nacia laboratorio kaj ĝis nuntempe nomita la Nacia Laboratorio Lawrence Livermore. Tiu laboratorio estis establita por esti konkuranto al la Usona Nacia Laboratorio Los Alamos, kaj tra la paso de la tempo ĝi kunordigis la klasifikitan sekurecesploradon, dum la laboratorio en Berkeley revenis por okupiĝi pri esplorado de civilscienca naturo.

Atingoj kaj realigoj redakti

En Berkeley Lab, granda nombro da artefaritaj kemiaj elementoj estis malkovrita, ĉefe inter ili Plutonio. Inter tiuj elementoj estas la Berkelio kaj la Laŭrencio, kiuj estis nomitaj laŭ la laboratorio kaj ĝia fondinto, respektive [7][8]. Entute, 16 el la esploristoj en la laboratorio gajnis Nobel-premiojn pri fiziko kaj kemio [9]: Lawrence mem gajnis la premion pri fiziko en 1939 pro la invento de la ciklotrono [10]; Glen Seaborg kaj Edwin McMillan (Kemio, 1951) por la malkovro kaj esploro de la unuaj transuraniaj elementoj [11]; Emilio Segrè kaj Owen Chamberlain (Fiziko, 1959) por la malkovro de la antiprotono [12]; Donald Glaser (fiziko, 1960) por la invento de la Bobelkamero; Melvin Calvin (Kemio, 1961) por malkovro de la Kelvin-ciklon helpe de la radioaktiva izotopo karbono-14; Luis Álvarez (Fiziko, 1968) por la malkovro de mallongdaŭraj subatomaj partikloj (resonancaj reĝimoj) kun la helpo de la bobelkamero [13][14]; Yuan Lee (Kemio, 1986) por studado de la dinamiko de kemiaj procezoj; Steven Chu (Fiziko, 1997) pro la malvarmigo de atomoj helpe de laseraj radioj ; kaj George Smoot (Fiziko, 2006) pri la studo de la Kosma fona radiado [15][16].

En la laboratorio, partikla akcelilo estis konstruita laŭ la principo de plasmo-akcelo, kiu havas multe pli malgrandajn dimensiojn ol normalaj akceliloj.

Organizo redakti

La Universitato de Kalifornio funkciigas la laboratorion por la Departamento de Energio. Administre, ĝi funkciigas la laboratorion aparte de sia kampuso en Berkeley, sed praktike estas multe da interkovro inter la du institucioj, multaj esploristoj en la laboratorio ankaŭ okupas poziciojn en la Universitato de Kalifornio, Berkeley, kaj multaj diplomiĝaj studentoj en Berkeley efektivigas ilia esplorlaboro en la laboratorio [17].

La laboratorio havas ĉirkaŭ 4000 dungitojn, el kiuj ĉirkaŭ 800 estas studentoj. Krome, ĉirkaŭ 3000 esploristoj estas gastigitaj ĉiujare. La laboratorio enhavas 76 konstruaĵojn kaj situas sur areo de ĉirkaŭ 0,8 kvadrataj kilometroj.

Rangigoj redakti

[18][19]

Referencoj redakti

  1. Research. Lawrence Berkeley National Laboratory.
  2. About the Lab. Lawrence Berkeley National Laboratory. Alirita 26 February 2023.
  3. Historio. Lawrence Berkeley National Laboratory.
  4. . Ernest Orlando Lawrence -- The Man, His Lab, His Legacy (1 October 2001). Alirita 26 February 2023.
  5. Hiltzik, Michael. (2015) Big Science. Simon and Schuster. ISBN 978-1-4516-7576-4. Arkivigite je 2017-09-09 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Master Government List of Federally Funded R&D Centers | NCSES | NSF. Alirita 2023-03-08.
  7. 16 Elements: Berkeley Lab's Contributions to the Periodic Table. Lawrence Berkeley National Laboratory (28 January 2019). Alirita 26 February 2023.
  8. Discovery of Transuranium Elements at Berkeley Lab. American Chemical Society. Alirita 27 February 2023.
  9. Nobelists, Lawrence Berkeley National Laboratory, https://www.lbl.gov/nobelists/, retrieved 25 February 2023 
  10. The Nobel Prize in Physics 1939. The Nobel Prize organization. Alirita 26 February 2023.
  11. The Nobel Prize in Chemistry 1951. The Nobel Prize organization. Alirita 27 February 2023.
  12. The Nobel Prize in Physics 1959. The Nobel Prize organization. Alirita 27 February 2023.
  13. The Nobel Prize in Physics 1968. The Nobel Prize organization. Alirita 27 February 2023.
  14. Alvarez Physics Memos.
  15. The Nobel Prize in Physics 2006. The Nobel Prize organization. Alirita 3 March 2023.
  16. Smoot Lecture. Nobel Prize organization (8 December 2006). Alirita 2 March 2023.
  17. Organization. Lawrence Berkeley National Laboratory.
  18. 2022 tables: Institutions-physical sciences-government. Nature Index. Alirita 26 February 2023. 2022 tables: Institutions-chemistry-government. Nature Index. Alirita 26 February 2023. The only institutions with higher ranking are the entire national government research agencies for China, France, and Italy, each of which is comparable to the complete network of 17 United States Department of Energy National Laboratories.
  19. 2022 tables: Institutions-Earth & environmental sciences-government. Nature Index. Alirita 26 February 2023.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Oficiala retejo
  • Historic American Engineering Record (HAER) No. CA-186-A, "University of California Radiation Laboratory, Bevatron", 132 photos, 149 data pages, 14 photo caption pages
  • HAER No. CA-186-B, "University of California Radiation Laboratory, SuperHilac", 18 photos, 17 data pages, 2 photo caption pages
  • University of California Office of Laboratory Management. University of California. Alirita April 18, 2016.