Lech Makowiecki (naskiĝis la 4-an de junio 1954) – pola bardo, poeto, kantaŭtoro, komponisto, muzikisto, scenaristo kaj felietonisto.

Lech Makowiecki
Persona informo
Lech Makowiecki
Naskiĝo 4-an de junio 1954 (1954-06-04) (69-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Politekniko de Gdansko vd
Profesio
Okupo poeto • komponisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diplomito de magistraj studoj pri konstruo de ŝipoj en Politekniko de Gdańsk.

Muzika agado redakti

Sian muzikan karieron komencis en 1978 en kantrea-rokmuzika ensemblo Babsztyl (Virinaĉo), kie prezentiĝis kiel kantisto, gitaristo kaj mandolinisto. En 1985 kun la ensemblo gajnis Oran Ringon en la festivalo de soldata kanto en Kołobrzeg. En 1986 fondis kaj iĝis estro de orient-kantrea ensemblo Zayazd, kun kiu surbendigis 5 diskojn.

Kadre de solula agado Lech Makowiecki surbendigis du diskojn de kantada poezio. Ili koncentriĝas pri patriota temaro kaj historio de Pollando el la periodo de la dua mondmilito, samtempe forte grundiĝintaj en la nuntempo.

Pri sia verkado Makowiecki diras:

Mi opinias, ke al la juna generacio oni devas rememorigi eventojn de pasinteco. Oni devas ĝin interesigi pri estintaj epokoj, montri, ke tio povas esti interesa. En liceo mi renkontis miraklan historiiston – kiam li rakontis, mi havis impreson, ke antaŭ mi prezentiĝas kostuma filmo.

Ĝis nun aperis:

  • Katyń 1940. Ostatni list. Ballady Lecha Makowieckiego (Katin 1940. La lasta letero. Baladoj de Lech Makowiecki) (2010)
  • Patriotyzm (Patriotismo) (2011)

Scenaristo redakti

En 2008 gajnis konkurson por scenaro de serio pri deportadoj dum la dua mondmilito. La televidan serion kun la labor-titolo Ojczyzna wam matką będzie (La Patrio estos por vi patrino) devus realigi Pola Televido kunlabore kun la germana (Beta Film). Ĝi estis rakontonta sorton de la patro de Lech Makowiecki – Stanisław, kiu en la aĝo de 10 jaroj, estis deportita kun la tuta familio de Rypin (Kujavio-Pomerio) lige kun germanigo de la distrikto. Dum la vagado li perdis gepatrojn kaj estis sendita al trudlaboro en Nazia Germanio. Poste li batalis en pola armeo de generalo Stanisław Maczek. Al Pollando revenis persvadita en 1947 de pola soldato en Germanio, kiu diris al Stanisław konsideranta ke mankas celo de lia reveno ĉar li perdis la familion, ke - "La Patrio estos por vi patrino". Laŭplane fotoj devis okaziĝi somere 2009, tamen la serio ĝis hodiaŭ ne realiĝis.

Aŭtoro de scenaro de la muzikalo "Mickiewicz" prezentita en Muzika Teatro de Gliwice kaj de kelkaj eduk-distraj programeroj de televida serio "Ostatni Zayazd".

Okaze de solenaĵoj de la jubileo de 600-jariĝo de la batalo de Grunwald li verkis muzikalon "Grunwald" prezentitan en Olsztyn.