Malfermi la ĉefan menuon

Legio de Ukrainaj Naciistoj

La Legio de Ukrainiaj Naciistoj (ukraine Легіон Українських Націоналістів, latinliterigite "legion ukrainskiĥ nacionalistiv") estis armea ligo de naciismaj ukrainaj volontuloj aktiva en la Dua Mondmilito, kiun starigis la armeo de Nazia Germanio cele al kunbatalado kontraŭ la Ruĝa Armeo de Sovetunio. La legio konsistis el la batalionoj „Najtingalo“ (ukraine Батальйон Соловéй) kaj „Rolando“ (ukraine Батальйон Роланд). La armea unuo estis starigita fine de la jaro 1940, sed jam en aŭtuno 1941 estis malfondita.

Historia fonoRedakti

 
la historiaj regionoj Galicio kaj Volinio kaj la nuna limo inter Pollando kaj Ukrainio (mapo germanlingva)

Post la Unua Mondmilito estis kolapsintaj kaj la Germana Imperiestra Regno, la imperio Aŭstrio-Hungario kaj la Rusia Imperio. En la ekestinta potencovakuo inter alie fondiĝis la "Okcidentukraina Popola Respubliko" (Західноукраїнська Народна Республіка, latinliterigite Zaĥidnoukrainska Narodna Respublika). Sed tiu ŝtato jam en majo 1919 estis okupita fare de la armeo de Pollando. Post la Pola-bolŝevika milito la teritorio en 1921 definitive iĝis parto de Pollando. Granda parto de la ukraina loĝantaro dum la sekvaj jaroj forte konsideris tiun situacion perforta konkero kaj jam baldaŭ ekestis naciismaj rezistomovadoj, kiuj en 1929 unuiĝis en ligo nomata "Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj" (OUN). Jam ekde la jaro 1921 la "Ukraina Armea Organizaĵo", kiu pli poste iĝis la armea branĉo de la ligo OUN, havis proksimajn kontaktojn al la armea sekreta servo de la Germana Regno, nomata "Abwehr". Kiam la armeoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio en 1939 atakis kaj konkeris Pollandon, forte ŝanĝiĝis la situacio. La teritorio de Pollando laŭ la Pakto Ribbentrop-Molotov estis dividita inter Nazia Germanio kaj Sovetunio, tiel ke orienta Galicio kaj okcidenta Volinio iĝis parto de Sovetunio. Kadre de kongreso en Krakovo en 1940 parto de la ligo OUN sub gvido de Stepan Bandera disbranĉiĝis de la centra ligo. Tiu parto de la ukrainaj naciistoj daŭrigis sian proksiman kunlaboradon kun la armeo de Nazia Germanio, en espero per tiu helpo sukcesi pri la fondo de sendependa ukraina ŝtato. Jam ekde decembro 1939 la anoj de Stepan Bandera partizane batalis en la sovetunie okupita okcidenta parto de Ukrainio kaj preparis armitan ribelon cele al forpelo de la sovetunia armeo.

Post kiam Adolf Hitler en julio 1940 decidiĝis armee ataki Sovetunion, la germania armeo intensigis siajn kontaktojn kun la ligo OUN. Ambaŭ branĉoj de OUN deklaris sian pretecon kun la armeo de Nazia Germanio batali kontraŭ Sovetunio, kvankam la germanaj nazioj ne donis promesojn al la ukrainanoj pli poste subteni la fondon de ukrainia ŝtato. Tamen la ukrainiaj naciistoj en la starigo de propraj armeaj unuoj vidis gravan paŝon en la direkto al pli posta starigo de propra ŝtato. La bataliono „Rolando“ fine de 1940 estis starigita proksime de Wiener Neustadt en Aŭstrio, kaj la bataliono „Najtingalo“ iom poste en la tiama loĝloko Neuhammer (nun pole Świętoszów) apud Liegnitz (nun pole Legnica) en Silezio, tiam ankoraŭ parto de Germanio. La soldatoj ricevis germaniajn uniformojn (apartigitajn nur per eta blua-flava dekoraĵo) kaj malpezajn armilojn, sed ne pezajn armilojn kiel kompareblaj germanaj soldataj unuoj, kaj tial kapablis maksimume infanterie defendi sin, sed ne atake konkeri teritorion.

Post kiam la armeo de Nazia Germanio ekatakis Sovetunion la 22-an de junio 1941, la ukrainaj unuoj de la bataliono „Najtingalo“ partoprenis en la atako, kaj la 30-an de junio atingis la urbon Lvivo, kiu sen rezisto okupeblis. Tie germaniaj kaj ukrainaj soldatoj kune partoprenis en masakro kontraŭ la juda loĝantaro, aparte kontraŭ judaj universitataj profesoroj. Post semajno la germaniaj kaj ukrainaj unioj plu moviĝis tra Ternopilo kaj Ĵitomiro ĝis Vinico, kie okazis la sola vera batalo de la ukrainaj unuoj kontraŭ unuoj de la Ruĝa Armeo. Fine la ukrainanoj la 17-an de julio okupis la urbon Vinico.

La bataliono „Roland“ same moviĝis orienten kune kun germaniaj unuoj, sed tra Rumanio kaj Moldavio kaj nur la 25-an de julio alvenis en Ukrainio. Ĝi ne partoprenis en vera armea batalo.

MalfondoRedakti

Post la konkero de Vinico la ukrainaj soldatoj komencis protesti kontraŭ la kunlaboro kun la armeo de Nazia Germanio, kiam konatiĝis ke la nazia gvidantaro malsubtenis la fondon de ukraina ŝtato kaj anstataŭe integrigis okcidentan Ukrainion en la nazian "Ĝeneralan Gubernion" (germane Generalgouvernement), kiu jam kovris la plej grandan parton de Pollando. La ukrainaj volontuloj sekve perdis ĉian motivigon plu batali flanke de la nazia armeo. Krome jam antaŭe la nazia gvidantaro ĝeniĝis pri neinterkonsentitaj agoj de la ukrainaj naciistoj. Ekzemple post la konkero de Lvivo la naciistoj okupis la lokan radiostacion kaj dum horoj radielsende proklamis la fondon de sendependa ukraina ŝtato. Nur post horoj germaniaj armeaj unuoj mem konkeris la radiostacion kaj finigis la elsendojn. Sekve diversaj naciismaj ukrainiaj politikistoj kiel Stepan Bandera estis malliberigitaj en nazia koncentrejo. Kompreneble ankaŭ tio ne vekis entuziasmon inter la ukrainaj volontuloj.

La 30-an de julio 1941 la nazia admiralo Wilhelm Canaris, gvidanto de la sekreta servo "Abwehr" decidis malfondi la legion. En aŭgusto la bataliono „Najtingalo“ estis movita al Krakovo, tie malarmigita kaj poste malliberigita en Neuhammer. Simile la bataliono „Rolando“ estis removita en sia origina garnizono en Aŭstrio, malarmigita kaj malliberigita. En oktobro 1941 la ukrainaj anoj de la legio estis transportitaj al Frankfurto (Odro), kie ĝi trejniĝis en polica unuo, kaj en marto 1942 estis transportita al Belorusio, por deĵori en nazia polica servo kaj en la kontraŭbatalo de belorusiaj partizanoj. Iuj anoj ankaŭ gardis malliberigitajn judojn en la holokaŭsta koncentrejo Maly Trostinec 12 kilometrojn sudoriente de Minsko. En novembro 1942 granda plimulto de la 600 ukrainanoj rifuzis plilongigi sian kontrakton, estis remalarmigita kaj maldungita. Nur la plej altaj oficiroj, kiujn la nazia gvidantaro konsideris eblaj gvidantoj de rezistomovado, ekde januaro 1943 estis daŭre malliberigitaj en Lvivo. Tamen iuj oficiroj, inter ili Roman Ŝuĥeviĉ, sukcesis fuĝi kaj pli poste membriĝis en la Ukraina Ribela Armeo (URA).

BibliografioRedakti

  • Werner Brockdorff: Geheimkommandos des Zweiten Weltkrieges, Wels 1967. ISBN 3-88102-059-4
  • Hermann Raschhofer: Der Fall Oberländer, Tübingen 1962.
  • Helmuth Spaeter: Die Brandenburger - Eine deutsche Kommandotruppe, München 1982. ISBN 3-922128-05-X
  • Danylo Husar Struk (eldonisto): Encyclopedia of Ukraine, Bd.3, University of Toronto Press Inc., Toronto/ Buffalo/ London 1993. ISBN 0-8020-3993-6; Internetausgabe
  • Douglas Tottle: Fraud, Famine and Fascisme - The Ukrainian Genocide Myth from Hitler to Harvard, Toronto 1987.

Vidu ankaŭRedakti