Leopold Löw
Leopold Löw [lOv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőw Lipót, hebree יהודה לייב לעף estis hungaria ĉeĥdevena ĉefrabeno. Lia origina nomo estis Júda Leib Löw, liaj plej konataj filoj estis Immánuel Lőw, Sámuel Lőw, Tóbiás Lőw kaj Vilmos Lőw.
Leopold Löw | |
---|---|
Leopold Löw | |
Persona informo | |
Naskonomo | Júda Leib Löw |
Naskiĝo | 21-an de majo 1810 en Černá Hora |
Morto | 13-an de oktobro 1875 (65-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | germana • ĉeĥa • hungara • franca • itala • latina |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstra imperio |
Familio | |
Infanoj | Tóbiás Lőw • Sámuel Lőw |
Okupo | |
Okupo | rabeno |
Lipót Lőw[1] naskiĝis la 22-an de majo 1811 en Černá Hora (Moravio, Aŭstra Imperio), li mortis la 13-an de oktobro 1875 en Szeged (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario.
Biografio redakti
Lipót Lőw lernis komence talmudon en pluraj urboj, poste li studis en Reĝa Universitato de Pest kaj Universitato de Vieno. En 1835 li akiris rabenan diplomon, poste li instruis kaj hungariĝis. Ekde 1841 li estis rabeno de Nagykanizsa, inter 1846-1850 en Pápa. Tiam li estis apoganto de la hungara revolucio de 1848, tial li estis poste kondamnita 2 monatojn. Liberiĝanta li estis ĉefrabeno de Szeged ĝismorte. Estis li, kiu la unua predikis hungarlingve. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis sepfoje.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Graphische Requisiten und Erzeugnisse bei den Juden (1870)
- Die Lebensalter in der jüdischen Litteratur (1875)
- Zsidó erő (1868)
- Zsinagógai beszédek (1870)
Memorigiloj redakti
- busto en Szeged