Orvin

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Prés-d'Orvin)


Orvin (en la germana lingvo: Ilfingen) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 192 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Orvin
Blazono de Orvin
Blazono de Orvin
Blazono de Orvin
Orvin
Orvin
Orvin
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 582958 / 223343 (mapo)47.1608333333337.2138888888889Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 13′ O; CH1903: 582958 / 223343 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1192
Areo 21,60 km²
Alteco 669 m super marnivelo
Poŝtkodo 2534
Komunumkodo 0438
Mapo de Orvin
Mapo de Orvin
Mapo de Orvin
vdr

Geografio redakti

Orvin situas 3 kilometrojn nordokcidente de la urbo Bielo en valkaldrono sudoriente de la ĵurasa kresto de Chasseral. La komunumo Orivin konsistas el la vilaĝoj Orvin, Jorat (sur alteco de 749 m s.m. orientsudoriente de Orvin) kaj Les Prés-d'Orvin (sur alteco de 1069 m s.m. sur la kresto de Chasseral, okcidente de Orvin, kiu konsistas grandparte el feriloĝejoj kaj semajnfinaj domoj).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,60 km², de kiuj 57,1% estas kovritaj de arbaro, 37,5% servas por agrikulturo kaj 4,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Orvin limas en nordo al Sonceboz-Sombeval, en nordnoriento al La Heutte, en nordoriento al Péry, en orientnordoriento al Plagne, en okcidento al Vauffelin, en sudoriento al Bielo, en sudsudoriento al Evliard, en sudo al Lamboing, en okcidento al Nods, en nordokcidento al Corgémont.

Trafiko redakti

La komunumo Orvin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo nr-o 1325 de Frinvillier al Lamboing, krome de Orvin kondukas la vojo n-ro 1350 al Eviliard kaj Makolino. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 5 kilometrojn oriente de la komunumo en Frinvillier. Per poŝtaŭtolinio al Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Orvin datiĝas el la jaro 866 kiel Ulvinc. Pro donaco de la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo Orvin en la jaro 999 fariĝis havaĵo de la Princepiskopo de Bazelo. En la jaro 1295 Orvin fariĝis memstara Senjorujo, kiu ĝis la 14-a jarcento kiel episkopa feŭdo apartenis al la Senjoroj de Orvin, kaj tiam al la familio d'Orsans, la senjoroj de Rondchâtel. Post ties formorto Orvin refariĝis havaĵo de la princepiskopo de Bazelo kaj la majoro de Bielo fariĝis la vokto de Orvin.[3] De 1797 ĝis 1815 Orvin kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Deperatemento Mont Terrible kaj poste al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Orvin voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti