Pesilo (konstelacio)

zodiaka konstelacio en suda ĉiela hemisfero
(Alidirektita el Libra)

Pesilo (latine Libra) estas konstelacio de la zodiako de tera ĉielo.

Pesilo
konstelacio • zodiaka konstelacio 
Latina nomo Libra
(genitiva Librae)
Mallongigo Lib
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
SerpentoVirgoHidroCentaŭroLupoSkorpioSerpentisto 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 14h 15m 0s ... 15h 55m 0s
Deklinacio -29° 30' 0" ... 0° 0' 0"
Areo 538 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 29
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 2
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,6
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 61°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Junio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Ĝiaj kvar plej brilaj steloj formas proksimuman paralelogramon:

  • α Librae, Zuben-el-ĝenubi (arabe "suda pinĉilo"), duopa stelo;
  • β Librae, Zuben-eŝ-ŝamali ("norda pinĉilo");
  • γ Librae, Zuben-el-akrab ("skorpia pinĉilo");
  • δ Librae, kvaropa, varia stelo.

Stelo σ Librae fakte estas pli hela ol δ, sed ĝi iam estis parto de Skorpio kaj portis la nomon γ Scorpii.

Astrologio redakti

 
Zodiaka signo de Pesilo

Laŭ Okcidenta astrologio, Pesilo estas zodiaka signo por naskitoj inter la 23-a de septembro kaj la 22-a de oktobro.[1] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 31-a de oktobro kaj la 22-a de novembro.[2]

Referencoj redakti

  1. Libra Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01.
  2. Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26.

Vidu ankaŭ redakti