Liliuokalani

(Alidirektita el Liliʻuokalani)

Lili‘uokalani (2-a de septembro 1838- 11-a de novembro 1917) estis la lasta regantino (kaj sola reganta reĝino) de la reĝlando Havajo. Ŝi surtroniĝis en 1891 kaj reĝis du jarojn ĝis kiam en 1893 usondevenaj havajanoj kun subteno de la usona mararmeo detronigis ŝin.

Liliuokalani
Reĝino de Havajo
Regado de la 29-a de januaro 1891 ĝis la 17-a de januaro 1893
Antaŭulo Kalākaua
Sekvanto Fino de la monarkio
Persona informo
Lili‘uokalani
Naskonomo Lydia Liliʻu Loloku Walania Kamakaʻeha
Naskiĝo 2-an de septembro 1838 (1838-09-02)
en Honolulu
Morto 11-an de novembro 1917 (1917-11-11) (79-jaraĝa)
en Honolulu
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Reĝa maŭzoleo de Havajo
Religio Eklezio de Havajo vd
Lingvoj havajaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando HavajoUsono vd
Alma mater Royal School vd
Partio Hawaiian National Party vd
Subskribo Liliuokalani
Familio
Dinastio Kalākaua
Patro Caesar Kapaʻakea
Patrino Analea Keohokālole
Gefratoj Anna Kaiulani • Likelike • Kaʻiminaʻauao • Kalākaua • Leleiohoku II • Kaliokalani • Bernice Pauahi Bishop vd
Edz(in)o John Owen Dominis
Infanoj John ʻAimoku Dominis vd
Parencoj Kōnia vd
Profesio
Okupo verkistokomponistomonarko • aŭtobiografo vd
Verkado
Verkoj He Mele Lahui Hawaii vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis lerta verkistino, kiu interalie verkis dekojn da popularaj kantoj (kaj la tekstojn kaj la ariojn), inkluzive de la religia O kou aloha no (verkita en karcero post la puĉo).

El la serio Virinoj en Muziko redakti

Reĝino Liliʻuokalani estis la lasta monarko de la Regno de Havajo. Ŝi heredis la tronon de sia frato Kalākaua kiam ŝi estis 53 jaraĝa (1891). Tamen ŝia regado estis mallonga, ĉar nur du jarojn poste puĉo gvidata de Usono forigis ŝin de la trono.

Dum sia regado Lili’uokalani antaŭenigis leĝojn por protekti havajajn ŝtatajn kaj popolajn interesojn, kiel malpermesi plu privatigon de publikaj terenoj, deklari publikajn ĉiujn vojojn kaj pontojn, fondi bankon kaj lernejojn por virinoj, por ke ili havu monsendependecon kaj altan edukon.

Ŝi provis nuligi la “Konstitucion de Bajonetoj” (Bayonet Constitution) (1887), nomita tiel pro la minacoj uzataj por devigi la monarkon resti kiel ornam-figuro. Lili’uokalani volis redakti novan Konstitucion kiu restarigu la povon al la monarko kaj sendependigu la havajan ŝtaton. La usonaj kaj eŭropaj loĝantoj de Havajo antaŭ la minaco ĉesigi siajn privilegiojn (kiel la voĉdonrajto, kiu permesis nur al ili voĉdoni, kaj la komercaj interesoj en la suker-merkato), planis renversi ŝin.

La usona ambasadoro en Havajo petis trupojn por protekti usonajn entreprenojn kaj posedaĵojn.

Lili'uokalani kaj la indiĝenaj havajanoj (Kānaka Maoli) mobiliziĝis kontraŭ la usona aneksado per artikoloj en gazetoj, peticioj kaj denuncoj de la rasismaj agadoj de la eksterlandanoj. Tamen post multaj klopodoj de pacema rezistado la reĝino estis senpovigita kaj arestita. La regno estis aneksita al Usono.

Liliʻuokalani estis senliberigita kaj izolita; al ŝi oni malpermesis iun ajn kontakton kun la ekstero. Sen publikaĵoj kaj gazetoj, kaj esence sen kontakto kun siaj proksimuloj kaj sia popolo ŝi rifuĝis sin en la verkado kaj la muzika komponado. Lili’uokalani, talenta verkantino, kronikis la historion de sia lando kaj de sia demisiigo en sia libro “Historio de Havajo de la Havaja Reĝino” (Hawaii's Story by Hawaii's Queen) (1898).

De ĉiam ŝi estis pasia muzikanto kaj komponistino, ŝi kantis kaj ludis plurajn instrumentojn. Precipe ŝi estis produktiva komponistino de havaja muziko. Dum sia vivo ŝi kreis pli ol 160 verkojn, kiujn ŝi uzis por rezisti kontraŭ la kultura nuligo de sia popolo. Inter tiuj estis “Adiaŭ al vi” (Aloha Oe) kaj “Havaja populara kanto” (He Mele Lāhui Hawaiʻi), peco kiu estis la himno de ĉi tiu lando de 1866 ĝis 1874.

En siaj skribaĵoj ŝi diras: “Komponado estis por mi tiel natura kiel spirado; kaj ĉi tiu donaco …restas la fonto de la plej granda komforto ĝis hodiaŭ.”  "Unue mi ne havis instrumenton kaj devis transskribi la notojn nur per mia voĉo”… “(mi) transskribis plurajn kantojn. Tri el ili foriris el mia malliberejo al la grandurbo Ĉikago, kie ili estis presitaj, inkluzive de “Aloha’Oe” kaj iĝis tre popularaj kantoj “.

Tiu ĉi komponaĵo “Aloha’Oe” estas konsiderata kiel simbolo kaj lamento por la perdo de ŝia lando. Hodiaŭ, ĝi estas unu el la plej rekoneblaj havajaj kantoj, kiu montras la belan kaj tradician kulturon de la lando kun tuŝoj de okcidentaj influoj. Ŝi uzis siajn muzikajn komponaĵojn kiel manieron esprimi siajn sentojn kaj defendi la kulturon de sia popolo kaj sia lando.

Lili’uokalani helpis konservi ŝlosilajn elementojn de la tradicia havaja poetiko. Ekzemplo de tio estas ŝia traduko de la Kumulipo, la havaja kread-ĉanto transdonita buŝe fare de ŝia praavino. Liliʻuokalani timis ke ŝi neniam eliros vivanta de sia malliberejo, tiel ŝi tradukis la Kumulipon en la espero ke la historio kaj kulturo de ŝiaj homoj neniam estu perditaj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 172 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Traduko en Esperanto redakti

  • "Adiaŭo" (Aloha ‘Oe)