Lina Kostenko (ukraine Ліна Костенко; naskiĝis en 1930 apud Kievo) - unu el ĉefaj reprezentantoj de ukrainaj poetoj-disidentoj, ankaŭ konataj kiel "ŝestidesjatniki" (ukraine - "homoj de 60-aj jaroj"). En 1936 Lina kun familio translokiĝis al Kievo, kie ŝi finis mezlernejon kaj ekstudis en Pedagogia instituto. Finis Literaturan instituton de Maksim Gorkij en Moskvo (1956). La unuaj poemkolektoj aperis en 1957, 1958, 1961. Poste ŝi "eksilentis" por 16 jaroj - komunisma reĝimo simple ignoris la verkadon de la poetino. 1979 - romano en versoj "Marusja Ĉuraj" pri la ukraina popolkantistino de la 18-a jarcento, pro kiu ŝi fariĝis laŭreato de la Ŝevĉenka ŝtata premio (1987). Tradukis el la ĉeĥa kaj la pola.

Lina Kostenko
Persona informo
Ліна Василівна Костенко
Naskiĝo 19-an de marto 1930 (1930-03-19) (94-jaraĝa)
en Rzhyshchiv
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainio vd
Alma mater National Pedagogical Dragomanov University • Literatura instituto Maksim Gorkij vd
Familio
Edz(in)o Jerzy Pachlowski • Tsvirkunov Basylovitj vd
Infanoj Oksana Pakhlyovska • Oksana Zabuĵko vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • prozisto vd
Laborkampo poezioliteraturo vd
Aktiva dum 1957– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Honora profesoro de Kijiva Mohila Akademio, Lviva Universitato, Ĉernivca Universitato.

Verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn; esperantigis ŝian verkaron Kris Long kaj Volodimir Pacjurko.