Los libros

televida serio


Los libros (La libroj) estis televidserio en Hispanio, elsendita per La 1 de TVE inter 1974 kaj 1977. La ideon de la serio havis la verkisto Jesús Fernández Santos,[1]​ kiu siavice inspiriĝis en la programo Les cent livres des hommes (La cent libroj de la homaro) de la ORTF, publika televidĉeno de Francio.[2]​ La serio estis sukcese laŭdita de la kritiko.[3][4]

Los libros
televida serio
Originala lingvo hispana lingvo
Origina lando Hispanio
Ĝenro dramo
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 29
Elsendo
Elsendita 4 feb. 1974 – 28 dec. 1977
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Per unuopaj epizodoj, en ĉiu ĉapitro oni rekreis klasikaĵon de la hispana kaj universala literaturoj. Ĉiu el la ĉapitroj disponis de apartaj geaktoraro kaj teknika teamo. Tiukadre, krom la ses epizodoj filmitaj de la inspirinto de la programo,[5]​ partoprenis en la serio kelkaj el la plej prestiĝaj tiamaj reĝisoroj kaj de kino kaj de televido, kiel Pilar Miró, Josefina Molina, Emilio Martínez Lázaro, Miguel Picazo, Antonio Giménez Rico kaj Jaime Chávarri.

Epizodoj redakti

Unua sezono redakti

Dua sezono redakti

Tria sezono redakti

  • Este lado del mar (Los lusiadas), de Luís de Camões, 30-a de novembro 1977
  • El club de los suicidas, de Robert Louis Stevenson, 7-a de decembro 1977
  • Eugenia Grandet, de Honoré de Balzac, 14-a de decembro 1977
  • Ramón, 21-a de decembro 1977
  • El retrato de Dorian Gray, de Oscar Wilde, 28-a de decembro 1977

Referencoj redakti

  1. PALACIO, Manuel, eld. (2006). «50 años de TVE». Arkivita el la originalo la 31an de aŭgusto 2017. Konsultita la 30an de aŭgusto 2017.
  2. FERNÁNDEZ, Luis Miguel, eld. (2008). «Clásicos y modernos. La serie Los libros y la televisión de la Transición».
  3. BAGET HERMS, José María, eld. (1975). «18 años de TVE». Arkivigite je 2020-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
  4. ABC, eld. (10a de februaro 1974). «Los libros».
  5. FERNÁNDEZ, Luis Miguel, eld. (2014). «Escritores y televisión durante el Franquismo (1956-1975)».

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los libros en la hispana Vikipedio.