Louise Weiss

Louise Weiss estis franca feminisma ĵurnalistino kaj verkistino, naskiĝinta en 1893, en Arras, mortinta en 1983 en Magny-les-Hameaux, departemento Yvelines.

Louise Weiss
Louise Weiss kun sufragetoj. Videblas afiŝoj "La Française doit voter" (Francino devas voĉdoni)
Louise Weiss kun sufragetoj. Videblas afiŝoj "La Française doit voter" (Francino devas voĉdoni)
Persona informo
Louise Weiss
Naskiĝo 25-an de januaro 1893 (1893-01-25)
en Arras
Morto 26-an de majo 1983 (1983-05-26) (90-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Tombo Magny-les-Hameaux vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Molière vd
Partio Rassemblement Pour la République vd
Familio
Patro Paul Louis Weiss vd
Patrino Jeanne Javal vd
Gefratoj Jenny Aubry vd
Edz(in)o José Imbert vd
Parencoj Emile Javal • Alice Weiller vd
Profesio
Alia nomo Louis Lefranc vd
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto vd
Laborkampo verkisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloSaint-Quay-Portrieux vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝia familio devenas de Alzaco. Ŝia patro, Paul Louis Weiss (1867-1945), inĝeniero pri minejoj estis alzaca protestanto, kies gepatroj instaliĝis en Phalsbourg. Lia avo, Georges Emile Weiss notario, eksiĝis post la aneksado de Alzaco-Loreno al Germanio en 1871. Paul Louis Weiss karieradis en la mineja industrio, sinsekve estrante plurajn societojn, fine li iĝis prezidanto de la Unio de minejoj. La patrino de Louise Weiss, Jeanne Félicie Javal estis la filino de la inĝeniero kaj kuracisto Emile Javal, unu el la inventistoj de la opta readaptado. La familio Javal estis riĉa alzaca familio origine juda, tre engaĝiĝinta en la publika vivo. Louise Weiss estis la plej aĝa de kvin infanoj. Ŝia plej juna fratino Marie Jenny Emilie estis konata kiel psikanalizisto kaj pediatro. Louise travivis sian junaĝon en Parizo. Kontraŭ la opinio de sia patro, ne tro favora al la edukado de junulinoj, 21-jaraĝa ŝi iĝis agregaciulino pri beletro kaj diplomita de Universitato de Oksfordo. Ŝi rifuzis la proponitan instruistan postenon kaj sin turnis al la ĵurnalismo. Ŝi interrilatiĝis kun la ĉeĥaj kaj slovakaj ekzilitoj en Parizo Tomáš Masaryk, Edvard Beneš kaj Milan Stefanik kaj tiam interesiĝis pri internaciaj rilatoj. Ŝi varbiĝis kiel flegistino dum la Unua Mondmilito en Saint-Quay-Portrieux (Côtes-d'Armor), kie ŝia familio estis rifuĝinta.

Virino kun fortaj konvinkoj kaj trafita de la hororo de la Unua Mondmilito, ŝi strebis malfremdigi Francion kaj Germanion. Ŝi fondis la revuon « l’Europe Nouvelle » (la nova Eŭropo) inter 1920 kaj 1934. Ŝi partoprenis en la kunvivantaro de Aristide Briand, kiun ŝi renkontis en Ĝenevo kiam li sukcesis alligi Germanion al Ligo de Nacioj. Ŝi forlasis « l’Europe Nouvelle » sekve de la potenco-kapto fare de Hitler en Germanio. Ĉi tio signis la malsukceson de ŝia eŭropa projekto. Meze de la teamo de la revuo okazis malkonsentoj, iuj deziris plu kunlabori kun Germanio.

 
Afiŝo de La Femme nouvelle en la muzeo de Saverne

Tiam ŝi engaĝiĝis en la feminisman batalon kaj batalis por la voĉdonrajto de la francaj virinoj, ŝi kanditatis al la deputitaj balotoj en 1936 en la 5-a arondismento en Parizo kaj kondukis rimarkindajn agadojn celantajn allogi la atenton de la gazetaro. Ŝi fondis la asocion « la Femme nouvelle » (la nova Virino) al kiu aniĝis pluraj dekmiloj da virinoj inter kiuj tri famaj aviadistinoj, Maryse Bastié, Adrienne Bolland, Hélène Boucher. En 1936 ŝi rifuzis postenon de ministro proponitan de Léon Blum, respondante : « Mi batalis por esti elektita, ne por esti nomumita. » Sed precipe Léon Blum ne estis favora al la virina voĉdono, timante ilian klerikan voĉdonon. La francaj virinoj akiris la Virinan balotrajton je la 21-a de aprilo 1944, sed voĉdonis unuafoje je la 24-a aprilo de 1945. En 1939, ŝi estis nomumita ĝenerala sekretario de la akcepto-komitato por la rifuĝintoj el Germanio kaj centra Eŭropo. Dum la germana invado, ŝi fuĝis al Usono revenante en 1941. Post mallonga subteno al Philippe Pétain, ŝi eniris en la kaŝreton de la rezistado « Patriam Recuperare ». Kiel ĵurnalisto, ŝi ĉeestis la Nurenbergan proceson. Tiam ŝi vojaĝis tra la mondo reĝisorante multajn dokumentajn filmojn. En 1971 ŝi fondis en Strasburgo la Instituton de la Sciencoj de Paco.

Dufoje ŝi provis en 1975 esti elektita ĉe Franca Akademio. Ŝi engaĝiĝis en la unuajn projektojn de Eŭropa Unio kaj estis membro je la kreado de Eŭropa Parlamento. Kiel plejaĝulo 86-jaraĝa, ŝi eldiris la historian malferman paroladon dum la unua sesio de tiu nova Parlamento en Strasburgo en 1979. En 1981, ŝi donacis al la urbo Saverne siajn historiajn kaj etnografiajn kolektojn. Ŝi postlasis sian tutan korespondaĵaron al la nacia Biblioteko kaj siajn librojn al la nacia kaj universitata Biblioteko de Strasburgo. La interna korto de la Eŭropa Parlamento ricevis ŝian nomon. Louise Weiss mortis en 1983, 90-jaraĝa.

La fondaĵo redakti

En 1971, ŝi kreis fondaĵon je sia nomo, kiu ĉiujare premias la aŭtorojn aŭ la institutojn plej kunhelpantajn la progreson de pacosciencoj, la plibonigon de homaj rilatoj kaj la strebojn favore al Eŭropo. Inter la premiitoj estas Helmut Schmidt, Bernard Kouchner, Anŭar as-Sadat.

Honoraĵo redakti

Louise Weiss estis la tria virino ricevinta la ordenon de Granda Oficisto de Honora Legio en 1976. En 1999 la nova konstruaĵo de Eŭropa Parlamento ricevis la nomon konstruaĵo Louise Weiss.

La precipa fonto de tiu traduko devenas de : http://fr.wikipedia.org/wiki/Louise_Weiss