Luís Bernardo Honwana

Luís Bernardo Honwana (Maputo, 1942) estas mozambika verkisto.

Luís Bernardo Honwana
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1942 (1942-11-01) (81-jaraĝa)
en Maputo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Mozambiko vd
Alma mater Universitato de Lisbono • Nachingwea military camp vd
Familio
Patro Raúl Bernardo Manuel Honwana vd
Gefratoj Fernando Honwana vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto vd
Laborkampo beletroĵurnalismopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Luís Bernardo Honwana naskiĝis en la urbo Maputo (tiam konata kiel Lorencomarko) en 1942. Li kreskis en Moamba, kie lia patro laboris kiel interpretisto de la ronga kaj portugala lingvoj. 17-jara li foriris al la ĉefurbo por studi ĵurnalismon. Lian literaturan talenton malkovris la famaj mozambikaj poetoj José Craveirinha kaj Rui Knopfli. En 1964 Honwana aliĝis al la Fronto por Liberigo de Mozambiko (FRELIMO) kies celo estis la sendependiĝo de Mozambiko, tiam kolonio de Portugalio.[1] Pro lia politika agado, oni enprizonigis lin en1964; entute li pasigis tri jarojn en prizono. Em 1970 li translokiĝis al Portugalio por studi juron en la Klasika Universitato de Lisbono. Post la sendependiĝo de Mozambiko, Honwana laboris kiel altranga funkciulo de la registaro kaj kiel prezidanto de la Nacia Organizo de Mozambikaj Ĵurnalistoj. Li estis ankaŭ direktoro de la oficejo de la prezidento Samora Machel. En 1982 li fariĝis la ŝtata sekretario pri kulturo, kaj en 1986 oni nomumis lin ministro pri kulturo . En 1987 li estis elektita kiel membro de la Plenumkomitato de Unesko, kaj en tiu posteno li restis ĝis 1991.

En 1991 li fondis kaj ekprezidis la Librofonduso de la Portugala Lingvo, kies sidejo estas en Maputo [2].

En 1994 li estis invitita partopreni la Sekretariejon de Unesko, kaj oni nomumis lin direktoro de la regiona oficicejo de tiu organizaĵo, kies sidejo estas en Sudafrikio. Honwana estas membro kaj kunfondinto de la  Nacia Organizaĵo de Mozambikaj Ĵurnalistoj, de la Mozambika Asocio de Fotografio kaj de la Asocio de Mozambikaj Verkistoj. Nuntempe li apartenas al la Fondaĵo por Konservado de Viv-diverseco (BIOFUND)[3].

Verkoj redakti

Honwana publikigis la novelaron Ni mortigis Favan Hundon (Nós Matámos o Cão-Tinhoso) en 1964. En 1969, ankoraŭ meze de la kolonia epoko, kun pligraviĝanta kolonia milito, la verko aperis en angla traduko (eldonita en Londono, kun la titolo We Killed Mangy-Dog and Other Stories) kaj ricevis vastan internacian rekonon (interalie, ĉar ĝi estis la unua portugallingva verko angligita por la prestiĝa kolekto Heinemann African Writer’s Series.)[4]. Sekve de tio, ĝi estis tradukita ankaŭ en aliajn lingvojn[5]: en la germanan (1980), en la svedan (1980), en la francan (1983, eldonita en Dakaro / Abiĝano / Lomeo), denove en la anglan (1987, en Harareo), en la hispanan (1987, en Havano), denove en la francan (2006, en Parizo) kaj denove en la hispanan (2008, en Madrido)[6]. Esperanta traduko estas preparata.

La apero de Ni mortigis Favan Hundon kreis novan modelon por la mozambika prozo. En la noveloj Honwana uzas simplan kaj ekonomian stilon por denunci la kolonian epokon, subpremadon, rasismon k.a.

En oktobro 2016 la portugala trupo João Garcia Miguel[7] prezentis teatran adapton de du noveloj de la libro, kaj turneis i.a. en Angolo kaj Mozambiko[8]

En 2017 Honwana aperigis sian duan libron, kolekton de nefikciaj tekstoj kun la titolo La malnova domo el ligno kaj zinko (A velha casa de madeira e zinco)[9].

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti