Ludoviko la 1-a (Bavario)

Reĝo de Bavario
(Alidirektita el Ludoviko la 1-a de Bavario)

Ludoviko la 1-a (germane Ludwig) el la dinastio de la Vitelsbaĥoj, naskita la 25-an de aŭgusto 1786 en Strasburgo, mortinta la 29-an de februaro 1868 en Nico, estis reĝo de reĝlando Bavario inter 1825 kaj 1848

Ludoviko la 1-a de Bavario
Reĝo de Bavario
Ludoviko la 1-a en 1826
Ludoviko la 1-a en 1826
Regado 1825 – 1848
Antaŭulo Maksimiliano la 1-a Jozefo
Sekvanto Maksimiliano la 2-a
Persona informo
Ludwig I. von Bayern
Louis Ier de Bavière
Naskonomo Ludwig Karl August von Bayern
Naskiĝo 25-a de aŭgusto 1786
en Strasburgo
Morto 29-a de februaro 1868
en Nico
Tombo baziliko de S-ta Bonifaco en Munkeno
Religio katolikismo vd
Lingvoj francagermana vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Subskribo Ludoviko la 1-a (Bavario)
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj
Patro Maksimiliano la 1-a Jozefo de Bavario vd
Patrino Landgravine Augusta Wilhelmina of Hesse-Darmstadt vd
Gefratoj Princo Karolo Teodoro de Bavario • Elizabeto Ludovikino el Bavario • Princino Ludovikino de Bavario • Sofia Frederika de Bavario • Karolino Aŭgustino el Bavario • Maria Anna of Bavaria • Amalie Auguste of Bavaria • Princino Aŭgustino de Bavario vd
Edz(in)o Princino Therese von Sachsen-Hildburghausen
Amkunulo Lola Montez vd
Infanoj Otto la 1-a de GrekioMaksimiliano la 2-a de Bavario • Princess Mathilde Caroline of Bavaria • Luitpold, princo-regento de Bavario • Princess Adelgunde of Bavaria • Princess Hildegard Louise of Bavaria • Princess Alexandra of Bavaria • Prince Adalbert of Bavaria • Theodolinde Princess of Bavaria vd
Profesio
Okupo poeto vd
Aktiva en MunkenoRomo vd
Aktiva dum 1806–1868 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludoviko estis filo de Maksimiliano la 1-a Jozefo kaj princino Augusta Wilhelmine Maria de Hesio-Darmstadt. Lia filo Maksimiliano la 2-a estis lia posteulo.

Biografio redakti

En 1810 Ludoviko, katoliko, edzinigis la protestantan princinon Therese von Sachsen-Hildburghausen. La geedziĝa festo fondis la tradicion de la munkena oktobrofesto.

Post la morto de sia patro en 1825 Ludoviko iĝis reĝo de Bavario. Li igis Munkenon rimarkinda pro siaj artaĵoj kaj favoris precipe klasikismon. Inter la domoj, kiujn li igis konstrui, estas la universitato kaj aliaj konstruaĵoj ĉe strato Ludwigstraße, la halo de la strategoj (Feldherrenhalle), la Portalo de la Venko (Siegestor) ĉe Ludwigstraße, la malnova pinakoteko kaj la statuego Bavaria ĉe la Terezia Herbejo. La placon Königsplatz (= reĝa placo) li igis kadri per tri konstruaĵoj imitantaj la tri gravajn klasikajn grekajn stilojn; unu estas kopio de la akropola propileo de Ateno.

Ludoviko ankaŭ progresigis la konstruadon de fervojoj en Bavario.

Lia politiko komence estis modere liberala. Lia regado baziĝis sur la konstitucio de 1818. Eksterlande li subtenis la grekan batalon pri libero; lia dua filo Otto iĝis kiel Otto la 1-a la unua reĝo de Grekio. Grekio eĉ transprenis en sia flago la kolorojn de la bavara flago (blanka kaj blua).

Post la julia revolucio de 1830 en Parizo kaj la disvastiĝo de la revolucia movado al grandaj partoj de Eŭropo la politiko de Ludoviko iĝis pli kaj pli reakciema. Li striktigis cenzuron, tiel helpis al la klerika partio kaj provokis oponemon en la loĝantaro. Lia am-afero kun la dancistino Lola Montez eĉ pli malpopularigis lin. Montez, kiu en 1847 venis al Munkeno, havis fortan influon al la reĝo, kiu eĉ nobeligis ŝin baronino von Rosenthal. Proteste al tio demisiis la ministraro, kaj kiam en 1848 disvastiĝis protestoj de la loĝantaro, Montez devis fuĝi el Bern (Svislando). Ludoviko dum la marta revolucio de 1848 devis konsenti al la "martaj postuloj" kaj abdiki favore al sia filo Maksimiliano la 2-a.

Ludoviko iris al suda Francio kaj pasigis sian ceteran vivon en Nico, kie li mortis. Lia tombo estas en la baziliko de S-ta Bonifaco en Munkeno.


Eksteraj ligiloj redakti