Márta Szirmay

hungara operkantistino kaj ĵazkantistino
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta

Márta Szirmay [sirmai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szirmay Márta estis hungara operkantisto, oratorikantisto, ĵazkantisto (mezosoprano, aldo). Ŝia familia nomvarianto estis Szirmai.

Márta Szirmay
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1939 (1939-10-09)
en Kaposvár
Morto 1-an de januaro 2015 (2015-01-01) (75-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto • jazz singer
vdr

Márta Szirmay [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1939 en Kaposvár, ŝi mortis la 1-an de januaro 2015 en Kaposvár.

Biografio redakti

Márta Szirmay aĝis 8, kiam ŝi komencis lerni pianadon. Ŝi frekventis konservatorion, fine ŝi akiris diplomon en 1963. Dum la studentaj jaroj ŝi amatore kantadis ĵazojn kaj ŝlagrojn. Post la diplomo ŝi aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ŝi debutis kiel operkantisto. En la sekva jaro ŝi ricevis titolrolon. En la sekvaj jaroj ŝi ofte kantadis en koncertoj, kie ŝi ofte kantadis oratoriojn. En 1967 ŝi estis gastokantisto en Vieno, post jardeko ŝi forlasis la landon kaj ŝi vivis en Londono, ekde 1978 en Kolonjo. Ŝi estis aŭdebla en Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Post la pensiuliĝo ŝi hejmenvenis al Kaposvár. Ŝi ricevis premion en 1968.

El ŝia repertuaro redakti

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Isten őszi csillaga (1963)
  • Az asszony és az igazság (1976) - Júlia
  • Il matrimonio segreto (1986) - Fidalma

Fontoj redakti