Mélanie VOGEL, naskiĝinta la  22-an de majo 1985(nun 1985-05-22) en Marsejlo, estas franca politikisto. Membro de Eŭropo Ekologio La Verduloj, ŝi estis elektita senatano reprezentanta la francojn loĝantajn ekster Francio en 2021.

Mélanie Vogel
Persona informo
Mélanie Vogel
Naskiĝo 22-an de majo 1985 (1985-05-22) (38-jaraĝa)
en Marsejlo
Lingvoj francaanglahispana vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Institut d'études politiques de Toulouse • Kolegio de EŭropoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Lycée Marseilleveyre vd
Partio Eŭropo Ekologio La Verduloj vd
Familio
Amkunulo Terry Reintke vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Devenanta de la 11-a arondismento de Marsejlo, kie ŝi edukiĝis en la lernejo Saint-Marcel, poste en la kolegio Forbin, Mélanie Vogel aliĝis al Sciences Po Toulouse post sia abiturienta ekzameno ĉe la Lycée Marseilleveyre[1]. Ŝi diplomitiĝis tie en 2009, ankaŭ akiris magistron ĉe Sciences Po Paris la saman jaron[2]. Ŝi ankaŭ studentiĝis ĉe la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo en 2010[1]. Dum siaj studoj, ŝi iris al Ĉilio por labori por Amnestio Internacia, poste estis dungita en Toronto (Kanado) de esplora kaj jura agentejo dediĉita al la medio[3].

Ŝi revenis al Francio, ekloĝante en Parizo komence de la 2010-aj jaroj[1], kie ŝi estis kunordiganto de projekto ĉe la Maison de l'Europe[4]. Ŝi gvidis la ekologian kampanjon dum la eŭropaj balotoj en 2014, kaj poste laboris kiel parlamenta ataŝeo kaj poste politika konsilanto de la grupo Verts / ELA pri konstituciaj aferoj[3]. Ŝi tiam loĝis en Bruselo.

En 2019, ŝi estas kandidato por la eŭropa baloto en la listo de Eŭropo Ekologio La Verduloj[5].

En novembro 2019, ŝi estis elektita al la estraro de la Eŭropa Verda Partio[6].

En 2021, ŝi estis nomumita kandidato por la senatana baloto de 2021 por la francoj loĝantaj ekster Francio per voĉdonado de la aktivuloj de Eŭropo Ekologio La Verduloj[7]. Ŝi gvidis kunfandan liston kun La France insoumise, Génération.s, la Gauche républicaine et socialiste kaj Place publique[8], kiuj akiris 15% de la voĉdonoj. Elektita senatano, ŝi sidas ene de la Ekologia Grupo - Solidareco kaj Teritorioj. La gazeto Libération prezentas ŝin kiel maltipan profilon ene de la Senato, pro sia ekologiisma, feminisma, kontraŭrasisma pozicio inter senatanoj, el kiuj nur 2% de membroj aĝas malpli ol 40 jarojn[9].

Privata vivo redakti

En 2021, Mélanie Vogel loĝas en Bruselo. Ŝi estas la kunulino de la germana eŭropdeputito Terry Reintke.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Sylvain Pignol, « Mélanie Vogel, la sénatrice "écolo, queer et antiraciste" », La Provence,‎ 30-a de septembro 2021, MARS_006
  2. Mélanie Vogel, L'identité post-nationale et le patriotisme constitutionnel à l'épreuve des faits : étude de l'identification à l'Europe de la « société civile européenne » (Finstudlaboro de master 2), Institut d'études politiques de Paris, 2009 (vidu rete arkivo)
  3. 3,0 3,1 Mathieu Hutin, « Melanie Vogel - EELV : "Les citoyens sont prêts au changement" », Les français, 5-a de septembro 2021
  4. Pierre-Henri Picard, « Mélanie Vogel (promo 2009) élue sénatrice » arkivo, ĉe Sciences Po Toulouse Alumni, 21-a de septembro 2021 (konsultita la 3-an de oktobro 2021)
  5. Kiuj estas la ekologiismaj kandidatoj? (arkivo) ĉe www.linternaute.com, 8-a de aprilo 2019
  6. Verda estraro (arkivo) ĉe europeangreens.eu
  7. La kulisoj de la senata baloto por eksterlandaj francoj (arkivo) La Lettre A, 30-a de junio 2021
  8. Damien Bouhours, « Sénatoriales du 26 septembre 2021 : qui sont les candidats ? » , Le Petit journal, 25 septembre 2021 (arkivo Le Petit journal, 25-a de septembro 2021.
  9. La novelektita senatano kiu esperas karuseli la senaton (arkivo) ĉe liberation.fr , 27-a de septembro 2021