Maŭzoleo de Idris Baba

La Maŭzoleo de Idris Baba estas tombokapelo de muslima sankta homo Idris Baba en Hungario, en Pécs. Ĝi estas historia monumento kaj turka pilgrimloko.

Maŭzoleo de Idris Baba
türbe
Lando Hungario vd
Situo Pécs
Situo
Geografia situo 46° 4′ 39″ N, 18° 12′ 37″ O (mapo)46.07751118.210392Koordinatoj: 46° 4′ 39″ N, 18° 12′ 37″ O (mapo)
Maŭzoleo de Idris Baba (Hungario)
Maŭzoleo de Idris Baba (Hungario)
DEC
Maŭzoleo de Idris Baba
Maŭzoleo de Idris Baba
Situo de Maŭzoleo de Idris Baba
Map
Maŭzoleo de Idris Baba
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj tiu ĉi teritorio estis tombejo, tial oni konstruis la tombokapelon en 1591. Ekde tiam ĝi estas pilgrimcelo de turkoj. Vivo de Idris Baba estas nekonata, laŭ Evliya Çelebi li estis kredanta kuracisto, laŭ aliaj sanktema homo, amiko de Alaho.

En 1686 la turka erao finiĝis, tial ĝi funkciis plu kiel kristana kapelo. En 1693 la jezuitoj profitis ĝin, kiel hospitala kapelo pri Sankta Roĥo. En 1913 la konstruaĵo renoviĝis, pli frue iom da arkeologia esploro okazis. En 1961 la samo okazis, eĉ tiam oni trovis skeleton de Idris Baba kaj la tombokapelo rericevis sian originan musliman aspekton. Turkio donacis tapiŝon kaj similajn objektojn por la tombokapelo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur suda deklivo de monteto en ĝardeno de hospitalo. La maŭzoleo estas okangula kovrita per kupolo. La enirejo troviĝas en la kontraŭa flanko ol direkto al Mekko. Interne la tombo troviĝas en kavo de roko.

La alia turka maŭzoleo estas videbla en Budapeŝto: Maŭzoleo de Gül Baba.

Fontoj redakti