Madulain
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Madulain (stacidomo). |
Madulain | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 35′ 0″ N 9° 56′ 0″ O / 46.58333 °N, 9.93333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 0″ N 9° 56′ 0″ O / 46.58333 °N, 9.93333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 202 |
Areo | 16,28 km² |
Alteco | 1679 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7523 |
Komunumkodo | 3783 |
Pri la komunumo
redaktiMadulain estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 202 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
redaktiMadulain, la plej malgranda komunumo de Supra Engadino situas inter Zuoz kaj La Punt Chamues-ch. En la montaro sudoriente de la vilaĝo troviĝas eksklavo kun alpopaŝtaejoj, kiu ankaŭ apartenas al la komunuma teritorio.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Madulajn limas ĉe la norda pinto al S-chanf, en nordoriento al kaj oriento al Zuoz, en sudo kaj sudokcidento al La Punt Chamues-ch, kaj en nordokcidento al eksklavo de Zuoz. La montara eksklavo en sudo limas norde kaj oriente al Zuoz, en sudo al Pontresino, kaj en okcidentao al La Punt Chamues-ch.
Trafiko
redaktiTra Madulain pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Tirolo al Samedan, kie ĝi kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 3 al Malojopasejo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la trajnlinio de Retia Fervojo de Scuol-Tarasp al Sankta Maŭrico.
Lingvoj
redaktiAnkoraŭ en la jaro 1880 du trionoj de la loĝantaro parolis la puteran dialekton de la romanĉa lingvo. Centjarojn poste okaze de la popolnombrado de 1980 44,68% de la loĝantaro parolis la germanan lingvon, 37,23% la romanĉan, kaj 15,96% la italan. En la jaro 2000 la parto de la germana lingvo estis jam 53,89%, dum 22,22% parolis la romanĉan, kaj 17,22% la italan.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Madulain datiĝas el la jaro 1137 Madulene. Sur rokopinto super la vilaĝo situas la ruino de la fortikaĵo Guardaval, kiun konstruigis la koira episkopo Volkardo de Novburgo. En la jaro 1377 la fortikaĵo estis feŭdo de la familio de Planta. Tamen la fortikaĵo neniam estis loĝata kaj en la 15-a jarcento forlasita. Ĝis la jaro 1543 Madulain estis parto de Zuoz. Tiam ĝis fariĝis memstara najbararo de la tribunalkomunumo Suot Funtauna Merla. Surbaze de la administracia reformo de la jaro 1851 Madulain fariĝis politika komunumo de la komunumaro Supra Engadino en la distrikto Malojo. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Madulain
- Turisma retpaĝo pri Madulain sur la turisma retejo de Engandino-Sankta Maŭrico
- Madulain en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Madulain – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)