Mansehra
Mansehra urdue مانسہرہ estas urbego en Pakistano, en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie Mansehra estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto. La loknomo estas derivita de sika fondinto.
Mansehra | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 21300 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 69 085 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 20′ N, 73° 12′ O (mapo)34.33333333333373.2Koordinatoj: 34° 20′ N, 73° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 088 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mansehra (city) [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- loĝantaro: 127 623 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo: 21300
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 1088 m
- Areo:
Geografio
redaktiMansehra situas en valo en montaro en nordoriente de la lando [2]. Abotabad troviĝas 50, Islamabado 70, Muzaffarabad 114, la provinca ĉefurbo Peŝavaro 145, Fajsalabado 257, Lahoro 268, Multano 420, Karaĉio 1146 kilometrojn (aere) [3].
Historio
redaktiJam Aŝoko regis tiun areon. La sikoj akiris kontrolon en tiu areo en 1818. La urbo Mansehra estis fondita fare de sika guberniestro. Okazis ribeloj kontraŭ sika rego, sed tiuj ribeloj malsukcesis kaj la sikoj restis ĝis 1849, kiam komenciĝis dominado de britoj. Tiam Mansehra estis urbeto kaj distrikta sidejo.
Ekonomio
redaktiMansehra estas grava komerca kaj agrikultura urbego, kie funkcias muelejoj por farunoj kaj lanoj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maizojn, terpomojn, sorgojn, tritikojn, hordeojn, rizojn, fruktojn, tabakojn, oni bredas brutaron.
Loĝantaro
redakti1901 | 1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|---|
5 087 | 19 865 | 27 843 | 49 534 | 127 623 |
La loĝantaro pliigis preskaŭ sesoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 5,1%, tre super de la tutlanda mezumo (2,4%).
Trafiko
redaktiMansehra havas vojojn al Abotabad, Muzaffarabad kaj pli norden. Fervoja linio estas proponita el Ravalpindio. La plej proksima enlanda flughaveno en Muzaffarabad, la internacia en Islamabado funkcias.
Klimato
redaktiMansehra situas en humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La plej varma monato estas junio kun 25 °C, la plej malvarma januaro kun 6 °C. La meza jara temperaturo estas 17 °C, la jara precipitaĵo averaĝe estas ĉirkaŭ 1500 mm.
Vidindaĵoj
redakti- kultura festivalo de hinduoj
- ne malproksime troviĝas Nacia Parko Sajful-Muluk
- unikaj kavernaj pentraĵoj, kiuj estas kandidatoj por Monda Heredaĵo de Unesko
- tombo de famulo
Fontoj
redakti- WikiTrans
- [4]