Manuel Bandeira

brazila verkisto

Manuel Carneiro de Sousa BANDEIRA Filho (la 19a de aprilo 1886, en Rio-de-Ĵanejro – la 13a de oktobro 1968, samloke) estis brazila poeto, literaturkritikisto kaj tradukisto, instruisto, ĵurnalisto, verŝajne la plej granda reprezentanto de modernismo en la brazila literaturo. Entute, li verkis pli ol 20 verkaĵoj de poezio kaj prozo [1].

Manuel Bandeira
Persona informo
Manuel Bandeira
Naskiĝo 19-an de aprilo 1886 (1886-04-19)
en Recife
Morto 13-an de oktobro 1968 (1968-10-13) (82-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Polytechnic School of the University of São Paulo (en) Traduki
Universitato de San-Paŭlo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
tradukisto
universitata instruisto
verkisto
ĵurnalisto
literaturkritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Libertinagem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1904 li malkovris ke li havis tuberkulozon, kaj pro la tropika klimato en Rio-de-Ĵanejro, li translokiĝis al San-Paŭlo [2]. En 1922, post longa restado en Eŭropo kie Bandeira renkontis multajn eminentajn artistojn, li kontribuis poemojn kun socia kaj politika kritiko al la modernisma movado en San-Paŭlo [3]. Bandeira komencis publiki siajn gravajn verkojn en 1924. Li iĝis respektata brazila verkisto, verkante artikolojn en pluraj gazetoj kaj revuoj. Interalie, li instruis latinan literaturon en Rio-de-Ĵanejro. Ekde 1956, li tradukis kanonajn teatraĵojn de monda literaturo en la portugalan, kaj daŭrigis tion ĝis siaj lastaj tagoj. Li mortis en sia naskiĝurbo, Rio-de-Ĵanejro.

Lia poezio, malproksima de estanta malgranda dolĉa kanto de melankolio, estas profunde koncernita kun dramo kombinanta lian propran vivhistorion kaj stilaj konfliktoj vivitaj de la poetoj de lia tempo. Cinza das Horas (Cindro de la Horoj) prezentas grandan vidon: la doloro, la malĝojo, indigno, kadrita de la morbida stilo de malfrua simbolismo [4].

Ĝenerale, la poemoj kaj poeziaĵoj de Bandeira estas karakterizitaj per speciala delikateco kaj beleco. Ripetaj motivoj troveblas en liaj verkoj: la amo al virinoj, lia infanaĝo en la urbo Recife, amikoj kaj sanproblemoj. Lia malforta sano influis liajn poemojn, verŝajne en simila maniero al la lastaj poemoj de Jorge Luis Borges. Multaj el la poemoj de Manuel Bandeira priskribas la limojn de la homa korpo.

Verkado

redakti

Poezio

redakti
  • A Cinza das Horas (1917)
  • Carnaval (1919)
  • O Ritmo Dissoluto (1924)
  • Libertinagem (1930)
  • Estrela da Manhã (1936)
  • Poesías Escolhidas (1937)
  • Lira dos Cinquent’anos (1940)
  • Belo, Belo (1948)
  • Mafuá do Malungo (1948)
  • Opus 10 (1952)
  • Estrela da tarde (1960)
  • Estrela da Vida Inteira (1966)

Proso, eseoj kaj vojaĝnotoj

redakti
  • Crônicas da Província do Brasil (1936)
  • Guía de Ouro Preto, Río de Janeiro (1938)
  • Noções de História das Literaturas (1940)
  • Autoría das Cartas Chilenas (1940)
  • Apresentação da Poesia Brasileira (1946)
  • Literatura Hispano-Americana (1949)
  • Gonçalves Dias, Biografía (1952)
  • Itinerário de Pasárgada (1954)
  • De Poetas e de Poesía (1954)
  • A Flauta de Papel (1957)
  • Andorinha, Andorinha (1966)
  • Colóquio Unilateralmente Sentimental (1968)

Bibliografio

redakti
  • Rosebaum Yu. Manuel Bandeira: Uma Poesia da Ausência. San-Paŭlo: Edusp/Imago, 1993.

Referencoj

redakti
  1. Manuel Bandeira: Biography and Poems | Brazilian Poetry. Alirita 2021-05-28.
  2. Nist, John. (2014-11-06) The Modernist Movement in Brazil: A Literary Study (angle). University of Texas Press. ISBN 978-1-4773-0452-5.
  3. BERWANGER, M. Luiza. (2015-12-08) Manuel Bandeira, leitor de alteridades e de espacialidades da alma: EN Manuel Bandeira en Pasárgada (portugale). Ediciones Universidad de Salamanca.
  4. (1993) “The Poetry of Manuel Bandeira”, Portuguese Studies 9, p. 183–188. 

Eksteraj ligiloj

redakti