Matthias de l'Obel

Matthias de L’Obel (1538-1616) estis botanikisto kaj persona kuracisto de du altranguloj, nome Jakobo la 1-a kaj Vilhelmo la Silentulo. Li estis lernanto de Vilhelmo Rondeleo (1507-1566) en la Universitato de Montpellier.

Matthaeus Lobelius
(1538-1616)
Flandra kuracisto, botanikisto kaj persona kuracisto de Jakobo la 1-a.
Flandra kuracisto, botanikisto kaj persona kuracisto de Jakobo la 1-a.
Persona informo
Naskiĝo 1538
en Lille, Flandra Graflando, nuna Nordo-Kaleza Markolo, Francio
Morto 3-a de Marto 1616
en Highgate, apud Londono, Anglio
Lingvoj latina lingvonederlanda lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Montpellier
Universitato de Loveno
Universitato de Pizo
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo botanikistokuracisto • dezajnisto [#]
Laborkampo plantoscienco [#]
Doktoreca konsilisto Guillaume Rondelet [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li estis filo de la advokato Jean L'Obel kaj ĉirkaŭ 16-jara li jam estis disvolviĝinta fortan intereson pri botaniko kaj medicino. En 1551 li iris al Italio en studvojaĝo kien li revenis inter 1563 kaj 1564 antaŭ ol studi medicinon en Loveno kaj Montpellier.

Li preferis Montpellier-on pro la reputacio de la botanika profesoro Guillaume Rondelet tiel kiel faris lia samtempulo Carolus Clusius (1525-1609). Oni diras ke L'Obel estis la preferata lernanto de Rondelet, kaj okaze de la morto de lia profesoro, L'Obel heredis ĉiujn liajn manuskriptojn. Ĉiuj liaj verkojn en la botanika kampo estis sub superregado de la bofilo de Rondelet, kies nomo estis Jacques Salomon d'Assas.

L'Obel ricevis sian doktoriĝan diplomon en la 22-a de marto 1565 estinte 27-jara. Li restis en Montpellier du pliajn jarojn, profundigante siajn studojn, inklude de botanikaj ekspedicioj en la regiono de Langvedoko. Post tio, li pasis kelkan tempon vojaĝante kaj dum kvin jaroj (1566-1571) li, kune kun lia kunulo Pierre Pena (1535–1605) (probable iu protestanta rifuĝinto), establiĝis en Anglio sub regado de la reĝino Elizabeto la 1-a.

Li loĝis en la Strato Lime, en Londono, areo enhavanta multajn protestantajn rifuĝintoj el la Eŭropa kontinento (pro religiaj kaŭzoj), inter ili James Garrett (floris inter 1591-1636), iu londona apotekisto, kiu cetere estis amiko de Carolus Clusius. En Londono, L'Obel ankaŭ konatiĝis kun la angla botanikisto John Gerard (1545-1612).

 
Stirpium adversaria nova", verko eldonita en 1570.

Li kaj Pena alportis el Nederlando ilian botanikan kolekton kaj disvolvis botanikajn esplorojn en Anglio antaŭ ol reiri al la Malaltaj Landoj inter 1571 kaj 1574. Inter 1571 kaj 1581 li praktikas medicinon en Antverpeno kaj Delft, kie li iĝas privata kuracisto de la princo de Oranĝo. L'Obel edziĝis al Isabeau Laigniez (1576-1642), en Lille, en 1596.

Unu el liaj infanoj, unu filino, Mary l'Obel, edziniĝis al Louis Le Myre (Ludovicus Myreus), kiu estis lia kunlaboranto, kaj alia filino, Anne l'Obel edziniĝis al Wolfgang Rumler. Ambaŭ gefiloj liaj estis renomaj apotekistoj, kun bonaj reputacioj en la londona societo. En 1595 eventuale li permanente translokiĝis al Anglio.

Inter la anglaj botanikistoj, lia plej intima amiko estis Thomas Penny (1532-1589), kiun li konis en Montpellier, kaj al kiu li faras omaĝon en sia verko "Stirpium adversaria" (1571). l'Obel mortis en Highgate, Londono, en 1616 estante 78-jara kaj estis sepultita en la tombejo de Sankta Denizo.

La reĝino Elizabeta la 1-a forte interesiĝis pri liaj verkoj, kiuj estis eldonitaj de Christoffel Plantijn kaj estis ĉiuj bonsukcesaj. Al li oni atribuas la unuan provon klasi la plantojn laŭ iliaj naturaj afinaĵoj, anstataŭ laŭ la medicinaj uzoj kiel antaŭe. Charles Plumier baptis la genron "Lobelio" liaomaĝe kaj la botanika familio de la "Lobeliacoj" estis kreita por honorigi lian rememoron.

 
Lobelio estas genro de florplantoj el familio Kampanulacoj, kiu ricevis tiun nomon omaĝe al li.

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti