Robinia borulo
La robinia borulo (Megacyllene robiniae) estas grava damaĝa insekto por ŝajnakacia robinio en Nordameriko. La nomo estas derivita de la plantogenra nomo robinio, malprofite al kiu la larvoj nutriĝas.
Robinia borulo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Megacyllene robiniae Forster (1771) | ||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Priskribo
redaktiEkde distanco oni facile konfuzas ĝin kun vespo aŭ abelo, eĉ ĉe pli proksima rigardo ĝi ofte ŝajne estas Megacyllene caryae aŭ M. decora . La plenkreska skarabo longas inter 12 kaj 20 mm kaj havas W-forman trian strion sur sia elitro. La antenoj de ambaŭ seksoj estas malhelbrunaj dum la anteno de la maskloj estas du trionoj de la korpolongo kaj por la femalo estas duono. Iliaj kruroj estas ruĝet-brunaj.
Arealo kaj biotopoj
redaktiLa arealo de tiu nearktisa insekto pligrandiĝis tra la jaroj ĉar ĝi sekvis la disvastiĝon de ŝajnakacia robinio. Ĉar pli kaj pli da homoj utiligas robinion kiel ornaman arbon la arealo de la robinia borulo kreskis. La arealo pligrandiĝis tra la jaroj ĉar ĝi sekvis la disvastigon de la ŝajnakacia robinio. Ĉar pli kaj pli da homoj utiligas robinion kiel ornaman arbon la arealo de la robinia borulo kreskis. Ili troviĝas preskaŭ ie ajn kie iu senprotekta ŝajnakacia robinio vegetas, ofte pli abunde kun ĉeesto de solidago. La femaloj ofte estas kurantaj supren kaj suben laŭlonge de robinio-trunkoj en serĉo por vundoj por enmeti siajn ovojn. Ambaŭ seksoj estas plej oftaj de malfrua tago ĝis krepusko. La imaginoj primare nutriĝas, pro tio ili emas resti en nekultivataj kampoj kaj herbejoj.
Vivociklo
redaktiLa imaginoj aŭtune metas siajn ovojn sur la arboj, poste la larvoj elkoviĝas kaj pasigas la vintron travintrante ene de la arboŝelo. Poste la larvoj tunelas la arbotrunkon. Tiuj tuneloj longas ĉirkaŭ 10 cm kaj larĝas 0,6 cm. La larvoj tiam pupiĝas en malfrua julio kaj frua aŭgusto; la imaginoj ekaperas en malfrua aŭgusto kaj tra septembro. Ili nutriĝas per solidagopoleno, la larvoj per la ligno de la ŝajnakacia robinio.
Damaĝo-mastrumado
redaktiEkzistas nuntempe nur unu registrita insekticido, kiu estas karbarilo (1-naftil-metilkarbamato). Ĝi estas uzata en ununura dozo kiam la plenkreskuloj estas plej aktivaj (aŭgusto/septembro) [1].
Referencoj
redakti- ↑ angle Locust Borer Megacyllene robiniae (Forster). Alirita 2008-12-18.
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Species Megacyllene robiniae - Locust Borer - Bugguide.net. Alirita 2008-12-18.
- angle ITIS Standard Report Page:Megacyllene robiniae. Alirita 2008-12-18.
Bibliografio
redakti- angle Kaufman Kenn, Eric R. Eaton 2006 : Kaufman Field Guide to Insects of North America, Houghton Mifflin Books, ISBN 978-0-618-15310-7
- angle Milne, Lorus & Margery Milne 1980 : National Audubon Society Field Guide to North American Insects & Spiders, Alfred A. Knopf, Inc., 594 pp., ISBN 0-394-50763-0
- angle Evans, Arthur V. 2007 : Field Guide to Insects and Spiders of North America, Chapter Beetles/Order Coleoptera, Sterling Publishing Co., Inc, 207pp., ISBN 978-1-4027-4153-1