Mihály Guttmann [mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Guttmann Mihály estis hungara rabeno, hebreisto, talmudisto, altlerneja instruisto.

Mihály Guttmann
Mihály Guttmann
Mihály Guttmann
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de februaro 1872(nun 1872-02-06)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Biharfélegyháza
Morto la 7-an de novembro 1942
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Juda UniversitatoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo rabeno
vdr

Mihály Guttmann[1] naskiĝis la  6-an de februaro 1872(nun 1872-02-06) en Biharfélegyháza (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Roșiori (Bihor) en Rumanio), li mortis la 7-an de novembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Guttmann devenis el juda familio. Li ricevis la unuajn biblian kaj talmudan instrukciojn de sia patro, poste de rebeno de Bonyhád, pli poste en jeŝivo de Pozono. Li studis en la Tutlanda Rabena Seminario Ferenc József ekde 1895, dum li doktoriĝis en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1903. En la sekva jaro li rabeniĝis. Li estis rabeno de Csongrád (urbo) inter 1903-1907, poste li instruis en la seminario ĝis 1921, pli poste en simila seminario en Breslau ĝis 1933. Intertempe en la lernojaro 1924 li estis invitita al malfermo de la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj servis kiel gastpreleganto pri talmudo. Ekde 1933 ĝismorte li estis rektoro de la Tutlanda Rabena Seminario. Lia edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ábrahám Bar Chijja Savasorda geomtriájának III. fejezete, mint adalék Euclidesnek ΠΕΡΙ ΔΙΑΙΡΕΣΕΩΝ ΒΙΒΛΙΟΝ című elveszett munkájához (disertaĵo, 1903)
  • A Sulchan Aruch és a magyar zsidóság. Néhány alkalmi észrevétel az izraelita vallásfelekezet napirenden levő egyik kérdéséhez (1913)
  • A zsidó vallás univerzalizmusa (1928)

Fontoj redakti

Referencoj redakti