Miklós Gábor Kerényi

Miklós Gábor Kerényi [miklOŝ gAbor kerEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerényi Miklós Gábor estas hungara reĝisoro, teatrestro. Lia karesnomo estis Kero, lia edzino estis Tünde Frankó.

Miklós Gábor Kerényi
Miklós Gábor Kerényi
Miklós Gábor Kerényi
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de novembro 1950(nun 1950-11-10)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Miklós György Kerényi
Patrino Margit Kéri
Edz(in)o Tünde Frankó
Infano Miklós Máté Kerényi
Okupo
Okupo teatra reĝisoroteatrestro
vdr

Miklós Gábor Kerényi [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Miklós Gábor Kerényi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, en 1975 li akiris pedagogian diplomon en altlernejo, en 1976 ankaŭ en konservatorio, fine teatroteorian diplomon en Teatra Altlernejo de Budapeŝto en 1979. Li komencis sian teatran karieron en Teatro de Kecskemét. Inter 1981 kaj 1989 li estis reĝisoro de Operetoteatro (Budapeŝto), sed li reĝisoradis ankaŭ en Nacia Teatro (Szeged). Li reĝisoradis jardekon en Budapeŝta Ŝtata Operejo, same ankaŭ en Francio, Svislando, Usono, Rusio, Rumanio, Pollando, Britio. En 2011 li revenis al la Operetoteatro, kie li komence estis reĝisoro, poste arta gvidanto. En jarfino de 2017 li abdikis, ĉar oni akuzis lin pro seksaj molestadoj. Li havas edzinon kun 3 gefiloj. Li ricevis premion Kossuth en 2008, inter 1986-2012 aliajn premiojn.

El liaj reĝisoraĵoj redakti

Fontoj redakti