Tünde Frankó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Frankó Tünde estas hungara operkantisto, oratorikantisto, operetkantisto, (soprano). Ŝia edzo estas Miklós Gábor Kerényi.

Tünde Frankó
Tünde Frankó
Tünde Frankó
Persona informo
Naskonomo Frankó Tünde
Naskiĝo la  15-an de julio 1966(nun 1966-07-15)
en Hungario Orosháza (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Miklós Gábor Kerényi
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Tünde Frankó [1] naskiĝis la 15-an de julio 1966 en Orosháza.

Biografio redakti

Tünde Frankó komencis violonadi ekde 1973. Ŝi frekventis muzikan mezlernejon en Szeged, poste ŝi akiris operkantistan diplomon en filio de Muzikakademio de Budapeŝto en Szeged en 1987. Jam antaŭ la diplomo ŝi atingis la unuan lokon en kantokonkurso. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Valéria Berdál kaj Kálmán Gyimesi. En 1989 ŝi ekkantis en Nacia Teatro (Szeged), baldaŭ ŝi kantadis en Popola Operejo de Vieno kaj Bregenz. En 1995 ŝi aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ofte estas gastokantisto en aliaj operejoj, teatroj (eĉ en Germanio kaj Aŭstrio), aparte menciindas Operetoteatro (Budapeŝto). Ekde 1999 ŝi ricevis premiojn. Ŝi naskis filinon.

El ŝia opera repertuaro redakti

El ŝia oratoria repertuaro redakti

Verkoj de Bach, Brahms, Händel, Liszt, Mozart, Pergolesi, Rossini, Vivaldi, Donizetti, Honegger

El ŝia opereta repertuaro redakti

Fontoj redakti