Moniva
Moniva estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo en meza Birmo, en la regiono Sagaingo.
Moniva | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Sagaingo | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 207 489 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 6′ N, 95° 8′ O (mapo)22.10833333333395.135833333333Koordinatoj: 22° 6′ N, 95° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 81 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Monywa [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Loĝantaro: 207 489 (2014, nur la urbo mem)
- Horzono: UTC+6:30
- Telefonkodo: + 95 71
Geografio redakti
Moniva situas laŭ la maldekstra bordo de la rivero Ĉindvino. La urbego kuŝas 97 km de Mandalajo.
Historio redakti
Dum la 2-a mondmilito Moniva estis japana centro kaj estis kaptita fare de la britoj en 1945. Hospitalo estis konstruita en 1972.
Ekonomio redakti
Moniva estas komerca centro pri agrikulturaj produktoj (faboj, oranĝoj). Oni kultivas en la ĉirkaŭaĵo rozkolorajn rizojn, sezamojn, pizojn, tritikojn. La loka industrio inkludas muelejojn por la produktado de kotonoj, farunoj, krome oni okupiĝas pri tekstiloj kaj lignaj aŭ bambuaj produktaĵoj. Menciindas la nigra merkato pri bicikloj el Barato.
Trafiko redakti
Moniva estas alirebla per flanka fervoja linio kaj pavimitaj vojoj. La haveno povas funkcii ĉefe dum musono.
Klimato redakti
Moniva havas tropikan savanan klimaton kun musonoj. La temperaturo estas varmega en la tuta jaro. Jare pluvas resume 785 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter decembro-marto apenaŭ pluvas.
Altiraĵoj redakti
Fontoj redakti